Hrosvitha
Hrosvitha | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | ĉirkaŭ 930/935 en Duklando Saksio | ||||
Morto | post 970 en Bad Gandersheim | ||||
Religio | katolika eklezio vd | ||||
Lingvoj | Mezepoka latino vd | ||||
Loĝloko | abatinejo Gandersheim vd | ||||
Ŝtataneco | Germanio vd | ||||
Familio | |||||
Parencoj | Hrotsvita von Gandersheim (en) (onklino) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | dramaturgo verkisto poeto hagiografo kanonikino vd | ||||
Laborkampo | Poezio kaj spoken drama (en) vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Maria ❦ Preface to saints' lives ❦ Abraham ❦ De ascensione Domini ❦ Passio sancti Gongolfi martyris ❦ Passio sancti Pelagii martyris ❦ Conversio cuiusdam iuvenis desperati per sanctum Basilium episcopum ❦ Theophilus ❦ Passio sancti Dionysii egregii martyris ❦ Passio sanctae Agnetis virginis et martyris ❦ Gallicanus ❦ Prologue to the comedies ❦ Dulcitius ❦ Callimachus ❦ Paphnutius ❦ Sapientia ❦ Quicumque viam cupit ire salutis ❦ Johannes coelum virgo vidit patefactum ❦ Carmen de gestis Ottonis I. imperatoris ❦ Carmen de primordiis coenobii Gandersheimensis vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Hrosvitha de Gandersheim, Germanio, vivis de ĉirkaŭ 930/935 ĝis post 970 p.Kr. Ŝi estis monaĥino en la urbeto, laŭ kiu ŝi nomiĝis. El malnova Saksa nobela familio, ŝi ricevis bonan edukon. Per sia verkado de - iom primitivaj - komedioj ŝi klopodis por forigi la paganajn aŭtorojn el la instruprogramo.
La humanisto Conrad Celtis malkovris ŝiajn verkojn en 1501. Dividiĝas ŝia verkaro en tri librojn:
la unua libro enhavas ok longajn poemojn:
- la vivo de Maria
- la ĉieliro de Jesuo
- 4 martirlegendoj
- du konvertiĝoj por interligo kun la diablo
Ofta temo estas laŭdo al ĉasteco kaj virgulineco.
La dua libro estas kolekto de ses teatraĵoj en iom rimita prozo kaj enhavas martir- kaj konvertiĝo-historiojn el la frua kristanismo. Per tio ĉi ŝi estas la plej unua teatro-aŭtoro de la Mezepoko.
La tria libro estas tre difektita, kaj konservas pli malpli duonon de epopeo pri imperiestro Otto la 1-a kaj fondohistorion pri ŝia propra monaĥinejo.
En Esperanto
[redakti | redakti fonton]Tradukita estas Dulcitius por Antologio Latina.