Hokuto
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Hokuto (apartigilo). |
Hokuto | |
---|---|
Japana nomo | 北杜市 |
Loko de Hokuto en Gubernio Jamanaŝi, Japanio. | |
urbo de Japanio | |
Loko | |
Lando | Japanio |
Regiono | Ĉubu |
Gubernio | Gubernio Jamanaŝi |
Subgubernio | Koŝinecu |
Municipokodo | 〒19209-1 |
Fizikaj karakteraĵoj | |
Areo | 602,48 km² |
Loĝantaro (1-a de oktobro 2016) | |
Tute | 44841 |
Denseco | 74/km² |
Koordinato | 35° 49′ 00″ N 138° 24′ 00″ O / 35.81667 °N, 138.40000 °O (mapo) |
Simboloj | |
Arbo | Pinus densiflora |
Floro | Helianto |
Birdo | Urala strigo |
Besto | Glirulus japonicus |
blazono de Hokuto | |
Urbodomo de Hokuto | |
Oficiala retpaĝo: http://www.city.hokuto.yamanashi.jp/ | |
Hokuto (japane (北見市 北杜市 Hokuto-shi) estas japana urbo en la nord-oriento de la gubernio Jamanaŝi (insulo Honŝu), 118 km okcidente de Tokio.
Historio
[redakti | redakti fonton]Dum la Epoko de Edo, la tuta provinco Kai estis teritorio sub la rego de la ŝoguna reĝimo Tokugawa. Dum la katastra reformo de la komenca periodo Mejĝi, la rura distrikto Kitakoma estis kreita la 1-a de aprilo 1889.
La moderna urbo Okuto estis establita la 1-a de novembro 2004 per la kunfando de la urbetoj Hakuŝu, Nagasaka, Sutama kaj Takane ; kaj de la vilaĝoj Akeno, Mukawa kaj Ooizumi (ĉiuj de la Kitakoma Distrikto). La 15-an de marto 2006, Hokuto sorbis la urbon Kobuĉisava (ankaŭ de la Kitakoma Distrikto), tio, kiu malaperigis la Kitakoman Distrikton.
Geografio
[redakti | redakti fonton]La komunumo etendiĝas sur areo de 602,48 kvadrataj kilometroj ; plejparto de tiu areo estas arbara altebenaĵo kun malvarmeta alpa klimato. En vilaĝoj de tiu komunumo, kiel Kijosato estas multenombraj somerhejmoj.
La urbo estas ĉirkaŭata de la montaroj Jacukatake, Kaikomagatake kaj Okuĉiĉibu.
-
Suda Jacukatake
-
Montoj Mizugaki kaj Jacugatake
-
Monto Kaikoma
Klimato
[redakti | redakti fonton]Hokuto havas alpan klimaton. Plej malvarma monato estas januaro kun averaĝa temperaturo de −0,4 °C, plej varma estas aŭgusto kun 22,6 °C.
Produktoj
[redakti | redakti fonton]La ekonomio de Hokuto estas ĉefa agrokultura kun sezona turismo. Muntada industrio de precizeco kaj manĝfabrika agrikultura industrio venas en dua rango.
Transportoj
[redakti | redakti fonton]- Linio Ĉuo de JR Centra :
- Linio Koumi de JR Centra :
- Fukuroi, gubernio Ŝizuoka, Japanio – de 9-a de marto 1987 inter la iamaj Asaba kaj Akeno,
- Ĝoecu, gubernio Niigata, Japanio – de 17-a de januaro 1991 inter la iamaj urbeto Misaka, Kakizaki kaj Sutama,
- Hamura, Tokio, Japanio – de 1-a de oktobro 1996 kun la jama urbeto Takane,
- Niŝitokio, Tokio, Japanio – de 4-a de februaro 1999 inter la jama urbo Tanaŝi kaj la iama Sutama,
- Kantono Madisson, (Kentukio), Usono – de 12-a de majo 1990 kun la iamaj municipoj Nagasaka, Takane, Ooizumi kaj Kobuĉisava,[1]
- Le Mars, (Iovao), Usono – de 3-a de julio 1993 kun la iama urbeto Sutama,
- Pocheon, provinco Gyeonggi, Sud-Koreio – de 12-a de marto 2003 kun la jama urbeto Takane,
- Manciano, Toskanio, Italio kun la iama urbeto Kobuĉisava
- Crowsnest Pass, Alberto, Kanado (ne ratifita).
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Informa datumbazo pri ĝemelurboj, el Council if Local Authorities for International Relations Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine (angle)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- japane Oficiala TTT-ejo de Hokuto
- japane Vizitu Hokuto
- angle Vizitu Hokuto (angla) Arkivigite je 2016-11-08 per la retarkivo Wayback Machine
- france Vizitu Hokuto, el la paĝaro de Tripadvisor
japana urbo
Tiu paĝo estas traduko de Hokuto, Yamanashi de la Anglalingva Vikipedio.