Paul von Hindenburg
Paul Ludwig Hans Anton von Beneckendorff und von Hindenburg (naskiĝis la 2-an de oktobro 1847 en Poznano/Poznań/Posen, mortis la 2-an de aŭgusto 1934 en la bieno Neudeck apud Resenberg) estis germana oficiro kaj politikisto.
Hindenburg havis karieron antaŭ la unua mondmilito, pensiiĝis kaj estis reaktivigita por tiu milito. Danke al bataloj por defendi Orientan Prusion, li fariĝis fama. Kune kun Erich Ludendorff li estis dum du jaroj iuspeca diktatoro de Germanio.
De 1925 ĝis sia morto li estis la dua prezidento de la Vajmara Respubliko. Dum la unuaj jaroj li plenumis sian rolon kiel la konstitucio intencis. Sed ekde 1930 li subtenis la registaron per specialaj dekretoj kaj tiel fakte transprenis la leĝodonadon.
La 30-an de januaro 1933 li nomumis Adolf Hitler regna kanceliero de Germanio. Per tio komenciĝis la aktiva fazo de la nazia potencopreno en Germanio.
Mortinta en 1934, lia korpo estis entombigita en speciala honora monumento en Orienta Prusio. Oni forportis la ĉerkon kun la korpo en 1945 al okcidento. Nun lia tombo estas en Marburg ĉe la rivero Lahn en la Elizabeta preĝejo.
Urboj en kiuj li estis honora civitano
[redakti | redakti fonton]- Bolków en Pollando (Bolkenhain)
- Bytom en Pollando (Beuthen O.S.)
- Frankfurto ĉe Odro en Germanio (Frankfurt (Oder)) (de la jaro 1933, nuligita en la jaro 1990)
- Dancigo en Pollando (Gdansko / Gdańsk / Danzig (de la jaro 1915)
- Reszel en Pollando (Rößel) (de la jaro 1915)
- Hamburg en Germanio (de la jaro 1917)
- Elbląg en Pollando (Elbing)
- Iława en Pollando (Deutsch Eylau)
- Kisielice en Pollando (Freystadt in Westpreußen)
- Malbork en Pollando (Marienburg) (de la jaro 1915)
- Morąg en Pollando (Mohrungen) (de la jaro 1927)
- Prabuty en Pollando (Riesenburg)
- Szczecin en Pollando (Stettin)
- Vroclavo en Pollando (Breslau / Wrocław) (de la jaro 1927)
Kuriozaĵoj
[redakti | redakti fonton]Hindenburg estis la sola prezidento de la Vajmara Respubliko, kiun elektis la popolo:
- La unua prezidento Friedrich Ebert estis elektita de la Nacia Asembleo.
- La intertempa prezidento Walter Simons aŭtomate, kiel prezidanto de la regna kortumo, ricevis la oficon post la morto de Ebert, pordume, ĝis elekto de nova prezidento.
- Adolf Hitler mem deklaris sin prezidento, tamen igis konfirmi tion per (aranĝita) plebiscito.
- Karl Dönitz post la morto de Hitler transprenis la prezidentecon laŭ ties testamento.