Gerhard Bronner
Gerhard Bronner | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 23-an de oktobro 1922 en Vieno |
Morto | 19-an de januaro 2007 (84-jaraĝa) en Vieno |
Mortokialo | Apopleksio |
Tombo | Malnova juda tombejo en Vieno |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Aŭstrio |
Familio | |
Edz(in)o | Bruni Löbel |
Infano | Oscar Bronner (en) |
Okupo | |
Okupo | komponisto verkisto kabaredisto |
Gerhard BRONNER (naskiĝinta la 23-an de oktobro 1922 en Vieno, mortinta samloke la 19-an de januaro 2007) estis aŭstra kabaretisto, muzikisto, verkisto kaj komponisto.
Vivo
[redakti | redakti fonton]La filo de vandtapiŝisto estis la lasta en la familio: la pli granda frato Emil mortis, socialdemokrata aktivisto, en 1934 dum la interna milito. Kiel infano li konatiĝis kun Bruno Kreisky. La unuaj provoj muzikaj Bronner faris ene de la junulara organizo socialdemokrata "Ruĝaj falkoj". Li ekludis pianon jam kiel 5-jarulo. Ĝis 1935 li estis gimnaziano. En 1938, post la t.n. Anschluss, li fuĝis tra Brunno kaj Anglio al Palestino. Sian vivon li gajnis kiel stratkantisto, trinkejpianisto kaj komponisto. En 1948 li revenis Vienon kaj prezentis proprajn kantojn kun piana akompanado i.a. en la trinkejo "Marietta-Bar". En 1950 li renkontis la grupon ĉirkaŭ Kehlmann, Merz kaj Qualtinger kaj helpis ilian "Reigen 51" kiel komponisto, pianisto kaj moderigisto.
En 1952 tiu ĉi grupo surscenejigis la unuan propran kabaretaĵon sub la titolo Brettl vor'm Kopf. Inter 1953-55 li estis en Hamburgo ĉe Norddeutscher Rundfunk/NDR. Post la reveno patrujon li prunteprenis la Marietta-trinkejon kaj engaĝiĝis por tio i.a. Georg Kreisler kaj Peter Wehle. En 1956 li prunteprenis kune kun Kreisler la teatrejeton "Intimes Theater" en la strateto Liliengasse. Tie prezentis poste la t.n. "Sennoma ensemblo" ĉirkaŭ Bronner-Merz-Qualtinger du programojn. Poste sekvis Spiegel vor'm G'sicht televide. En 1959 Bronner transprenis la teatrejeton "Neues Theater am Kärntnertor" (ĝis 1966), kie la kabareta trupo havis grandegajn sukcesojn.
Graveco
[redakti | redakti fonton]Bronner skribis sukcesaĵojn kiel Der g'schupfte Ferdl, Der Halbwilde, Der Bundesbahnblues aŭ Der Papa wird's scho richten. En 1961 dissolviĝis la ensemblo kaj Bronner engaĝigis la homojn de "Würfel" el Graz en Vieno. Poste kun li sursceneje aperis multaj tiam nekonataj artistoj kiel Herwig Seeböck, Peter Lodynski, Peter Orthofer, Dolores Schmidinger, Marianne Mendt aŭ Lore Krainer - ankaŭ en liaj televidaj serioj kiel "Zeitventil" aŭ "Die große Glocke". Por la ORF-radio li faris elsendojn kiel "Schlager für Fortgeschrittene" aŭ Der Guglhupf (1978-1988). Flanke li publikigis ofte programaĵojn kune kun Peter Wehle. Ekde 1973 li estis regule kun Elfriede Ott en kanto-programoj, sed ankaŭ faris sole programojn. Krome li tradukis satirojn de Efraim Kiŝon, prilaboris muzikalojn kaj kreis eĉ vienan version de My Fair Lady.
Verkoj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Bronner, G., Spiegel vorm Gesicht - Erinnerungen.. DVA, München 2004.
- — Tränen gelacht. Der jüdische Humor. Amalthea, Wien-München 1999.
- — Die goldene Zeit des Wiener Cabarets. Anekdoten, Texte, Erinnerungen. Hannibal Vlg., St. Andrä-Wördern 1995.
- — Kein Blattl vor´m Mund. Ein ungeschriebenes Buch. Prolog: Lore Krainer, Epiloge: *Fritz Muliar, Peter Orthofer, Erwin Steinhauer u.a. Astor Vlg., Wien 1992.
- Bronner, G., Der g'schupfte Ferdl - frisch gestrichen und weitere 15 neue alte Lieder. Preiser, 1998.
- — Gerhard Bronner und sein Chanson. Preiser, 1992.
- — Gerhard Bronner singt "Der g'schupfte Ferdl", "Er trinkt kann Wein", "Die Plattenschlacht", "Krügerl vor'm G'sicht" mit Helmut Qualtinger. Maxi Single. Preiser, 1995.
- — Ott Elfriede und Gerhard Bronner singen Lieder für Kinder von 3 bis 83. Preiser, 2000.
- — Merz, Carl - Helmut Qualtinger, Travniceks gesammelte Werke. Mit Gerhard Bronner & Helmut Qualtinger. Preiser, 1988.
- — Bronner & Wehle in Washington sowie Liebe unübersehbare Menschenmengen ... Ein Abend in der Marietta-Bar mit Gerhard Bronner. Preiser, 1998.
- — Bronner & Wehle, Spätlese. Preiser, 1994.
Video
[redakti | redakti fonton]Bronner, Gerhard, Tränen gelacht! Vertrieb: Hoanzl.
DVD
[redakti | redakti fonton]- Bronner, G. u. Peter Wehle, Die unruhige Kugel. Aufzeichnung aus dem Neuen Theater am Kärntnertor, Wien, 1963. Kurier Edition, Best of Kabarett, 18. Vertrieb: Hoanzl.
- Hackl vorm Kreuz / Dachl überm Kopf. Höhepunkte aus den TV-Aufzeichnung der Kabarettprogramme 1960/1961. 2008. Kurier Edition. Best of Kabarett, 01. Vertrieb: Hoanzl.