Saltu al enhavo

Generinto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Generinto (familio))
Patrino kun sia infano en Madagaskaro.

Gepatro[1][2]parento[3][2] estas la patropatrino de infano. Generinto[4] estas la biologia patro aŭ patrino, kies gameto rezultigis la infanon. Plejparto da bestoj (inkluzive de homoj) estas generitaj de du gepatroj. Rilate al homoj, tia rilato povas havi biologian, socianleĝan signifon. Ekzemple, geedzoj, kiu ne povas generi biologiajn infanojn, povas adopti ilin kaj iĝas "adoptaj gepatroj".

La socia rolo de gepatro, kaj por la homo kaj por multe de la bestoj, estas tiomege pli granda ol la biologia signifo de generinto. Ju pli inteligenta la animalo des pli fortaj kaj profundaj estas la familiaj rilatoj inter generantoj kaj generatoj.

Havado de infanoj kaj feliĉeco

[redakti | redakti fonton]

En Eŭropo, gepatroj estas ĝenerale pli feliĉaj ol ne-gepatroj. Rilate al virinoj, feliĉeco pliiĝas post la unua infano, sed havado de pliaj infanoj ne estas asociigita kun pliiĝinta bonfarto. Feliĉeco ŝajnas pliiĝi plej multe en la jaro antaŭ kaj post la unua nasko.[5]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Reta Vortaro: gepatro
  2. 2,0 2,1 Bertilo Wennergren (2020-01-01). GE. Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko. Arkivita el la originalo je 2020-01-08. Alirita 2020-01-08 .
  3. Reta Vortaro: parento
  4. vortaro.net: generinto
  5. (2013) “Fertility in Advanced Societies: A Review of Research”, European Journal of Population 29 (1), p. 1–38. doi:10.1007/s10680-012-9277-y.