Saltu al enhavo

Germana Esperanto-Junularo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el GEJ)
Germana Esperanto-Junularo
Deutsche Esperanto-Jugend
Emblemo de Germana Esperanto-Junularo
Lando  Germanio
Fondiĝo la 4-an de oktobro 1951
Interretejo esperantojugend.de
vdr

Germana Esperanto-Junularo (GEJ, germane Deutsche Esperanto-Jugend) estas la organizaĵo de esperantistaj junuloj en Germanio. La aĝolimo estas 27 jaroj, konforme al la leĝo por asocioj kiuj volas esti subvenciataj de la germana ŝtato kiel junularaj asocioj.

GEJ estas registrita asocio laŭ germana juro kaj agnoskata kiel "komunutila". La sidejo nomiĝas Berlina Oficejo (BerO) kaj troviĝas en Berlin-Kreuzberg. Ĝi havas A- kaj B-membrojn, kio rilatas al aĝogrupoj. Cetere homoj malpli junaj ol 27 jaroj povas fariĝi membroj-subtenantoj.

La revuo de GEJ nomiĝas /·kune·/; antaŭe ĝia nomo estis GEJ-Gazeto. Ĝis 2008, GEJ ĉiujare dum novjaro organizis la Internacian Seminarion, kiu kutime estis la dua plej granda junulara Esperanto-renkontiĝo en la jaro. Ekde 2009 ĝi komune kun la Pola Esperanto-Junularo kunorganizas la Junularan E-Semajnon.

Germana Esperanto-Asocio (GEA) konsideras la A-membrojn de GEJ kiel siajn membrojn, kaj GEJ-membroj rajtas aboni la revuon de GEA je favora prezo. Internacie, GEJ estas Landa Sekcio de TEJO. Kontaktojn kun neesperantistaj sociaj organizoj GEJ tenas interalie per sia membreco en la tegmenta asocio Germana Federacia Junulara Ligo.

Ekde la 1960-aj jaroj la organizaĵo ricevis vojaĝkostosubvenciojn por la partoprenantoj de elektitaj internaciaj junularaj eventoj, ekde la 1960-aj jaroj forte lobiumis pri ministeria konsideriĝo, inter 1993 kaj la mezo de la 2000-aj jaroj estis agnoskita kiel universale subvenciebla kaj subvenciinda junulara asocio kaj sekce en tiuj jaroj ricevis signife pli ampleksajn subvenciojn pri elektitaj projektoj fare de la Federacia ministerio pri familioj, maljunuloj, virinoj kaj junuloj de Germanio.

Germana Esperanto-Junularo fondiĝis la 4-an de oktobro 1951, du monatojn post la sukcesa UK 1951 en Munkeno, en kiu unuafoje rekolektiĝis granda parto de la germanaj esperrantistoj, kies agado estis forte malhelpata ekde 1933 kaj komplete malpermesita ekde 1936 kadre de la faŝisma reĝimo de nazia Germanio. La anoj de la estonta GEJ tamen jam en somero 1950 organizis Internacian Junularan Kongreson (IJK) en Konstanco, kiu havis duoble grandan partoprenantaron ol la antaŭaj kaj postaj kongresoj kaj tenis la rekordon de plej granda IJK dum la postaj 12 jaroj. Tamen jam en 1923 en la universitata urbo Breslaŭo fondiĝis Asocio de Junaj Germanaj Esperantistoj, kiu baldaŭ estis disvastiĝinta al la tuta Germana Regno kaj vigle funkciis ĝis la ŝtata malpermeso de 1936.

Ekde la 1950-aj jaroj la anoj de GEJ estis gvidaj motoroj ankaŭ en la internacia asocio TEJO. GEJ reinvitis en okcidenta Germanio al IJK somere de 1956 en Büsum, 1958 en Hamburgo, 1974 en Monastero kaj 1985 en Eringerfeld inter Dortmund kaj Hanovro. Dume la 1-a Internacia Seminario (IS) okazis en la silvestra semajno fine de 1957 kaj komence de 1958 en Majenco, sub politika temo "Kulturaj, politikaj kaj ekonomiaj demandoj de la unuiĝo de Eŭropo", kaj dekomence iĝis plia institucio ĝemele al la IJK en somero: dum en la someraj kongresoj ofte dominis festado, koncertoj kaj feriaj eventoj, aldone al la komitatkunsidoj de TEJO, en la IS ĉiam estis altnivela akademia programo dumtage, kaj la festado, teatraĵoj kaj koncertoj okazis dumnokte. Tion ne nur kaŭzis la forta diskutemo de la esperantistaj gimnazianoj, junaj metilernantoj kaj studentoj kiuj partoprenis, sed ankaŭ kaŭzis la kondiĉo ke kun tia altnivela programo eblis ricevi konsiderindan monsubtenon de la germana ŝtato ĉiujare, kiu sufiĉis por kovri proksimume duonon de la kostoj dum la semajnoj, do draste malaltigis la partoprenkotizon, kaj krome sufiĉis por repagi al ĉiu ano sub 27 jaroj duonon de la vojaĝkostoj, negrave ĉu homoj alvojaĝis el Francio aŭ Nederlando, kun modestaj trajnkostoj, aŭ aviadile alflugis el Kanado, Japanio aŭ Brazilo. Unua oficiala oficejo de GEJ estis en la 1970-aj jaroj kadre de la Esperanto-Centro Paderborn, dua oficejo komence de la 1980-aj jaroj estis en Hamburgo kaj tria, jam multe pli profesieca ofica centro ekde 1986 ĝis 1995 estis en Bonno, senpere apud la registaraj instancoj de okcidenta Germanio: la unuaj du oficejoj konsistis el kelkaj mekanikaj tajpiloj, grandega presmaŝino por memproduktado de gazetoj kaj informiloj kaj multaj bretaroj kun kestegoj da papero, kovertoj kaj presitaj materialoj - fakte estis presejaj metiejoj, kiuj odoris je presejo. Sed ekde 1986 dominis komputiloj, kopiiloj, ĉiam pli da aktujoj kaj pluraj telefonoj por plekti subtenajn homajn retojn en kaj ekster la asocio. La membraro en la unua duonjarcento ĉiam estis inter 14 kaj 26 jaroj, pli aĝaj kaj teorie ankaŭ pli junaj membroj ĝis 13 jaroj aŭtomate estis membroj de GEA, kvankam praktike GEJ ankaŭ akceptis al siaj renkontiĝoj, kursoj kaj laborgrupoj 11-, 12- kaj 13-jarajn infanojn, kiuj espereble alkroĉiĝu kaj restu dum ili estos 14- kaj 26-jaraj.

Fine de 1990 la junaj esperantistoj el okcidenta kaj orienta Germanio unuiĝis, la unua komuna naŭ-persona estraro sub gvido de Thomas Pusch havis tri anojn el eksa orienta Germanio kaj tri anojn kiuj eĉ ne jam estis 18-jaraj,[1] nur unu estrarano estis 26-jara, ĉiuj aliaj signife pli junis kaj energioplenis por nova jardeko sen la Fera Kurteno kiu ĝis tiam dividis okcidentan kaj orientan Eŭropon. Inter 1900 kaj 1995 GEJ eĉ havis du centrajn oficejojn, en Bonno kaj Berlino, kaj la oficejaj volontuloj ankaŭ ofte kunlaboris en la respektive alia oficejo, do okazis escepte multe da trajna vojaĝado. En 1993 sukcesis la akceptiĝo kiel ĝenerale ŝtate subteninda junulara asocio, do ekde tiam eblis ne nur peti monsubtenon por renkontiĝoj, sed ankaŭ por presaj projektoj, ne plu necesis ĉion mem multobligi per la intertempe jam malnovaj presmaŝinoj. En 1995 oni decidis unuigi la du oficejojn al unu en Berlino, en 1996 okazis plia IJK en Germanio, ĉi-foje en Güntersberge, eta loĝloko en la pitoreska monta regiono Harco, kaj en 1999 la UK en Berlino kaj aldone furora popkanto "Esperanto" de la germana grupo Freundeskreis atentigis aparte multajn junajn ne-esperantistojn informiĝi pri Esperanto. Post la komenco de la 3-a jarmilo la diĝita revolucio fine ankaŭ forte ŝanĝis la asocian agadon. Gazetoj ĉesis aperi en papera formo - koncize jam en 2000, GEJ-Gazeto, ekde 2000 aperinta nur 4-foje jare sub nova nomo kune, kaj TEJO tutmonde sekvis en 2010, transformiĝante al rubrikoj en la koncernaj revuoj de GEA kaj UEA. Sed kompense grupoj en sociaj retejoj pligraviĝis, pluraj aktivuloj ankaŭ ekde 2001 gvide ekkunlaboris en la Vikipedio en Esperanto, oni eksperimentis pri distancaj lingvokursoj, kaj ekde somero de 2015 (kiam cetere la sekva IJK okazis en Germanio) ankaŭ germanaj lingvolernemuloj profitas de la anglalingva reta kaj saĝtelefona Esperanto-kurso de Duolingo.

Nomo kaj mallongigo

[redakti | redakti fonton]

Pro la simileco de mallongigo de GEJ al vorto por gejo en Esperanto kaj en aliaj lingvoj, ripete okazas miskomprenoj de la flanko de homoj, kiuj ne konas la organizon (precipe neesperantistoj). Kiam la asocio en 1979 decidis fine havi veran asocian revuon kaj elektis por tio la nomon GEJ-gazeto, la miskomprenoj aparte fortiĝis, sed la GEJ-estraro juĝis la miskomprenojn ĉiam tre amuzaj kaj absolute rifuzis ŝanĝi ion, opiniante ke en publika varbado iom da skandalemo tute bonas.[2]

glumarko de GEJ, ĉ. 1997

Instruado fare de GEJ

[redakti | redakti fonton]

GEJ ofertas du korespondajn Esperanto-kursojn por germanlingvanoj, la brazildevenan Kurso de Esperanto kaj la de GEJ kreitan Kostenloser Esperanto-Kurs. Ambaŭ kursoj funkcias per mentoroj, kiuj korektas la ekzercojn de la lernantoj. Krom la korespondaj kursoj, GEJ ankaŭ strebas organizi lokajn kursojn. GEJ subtenas membrojn, kiuj volas diplomiĝi en Herzberg kiel Esperanto-instruisto, per repago de vojaĝkostoj kaj partoprenkotizoj. Pri la instruado respondecas la komisiono KINo.

Malnova kaj nova (ekde 2020) emblemo de KEKSO.

KEKSO, mallonge por "Kreema Esperanto-KurSO", estas renkontiĝo organizata de GEJ. Ĝi okazas dufoje jare, dum printempa kaj aŭtuna semajnfinoj. La loko ŝanĝiĝas ĉiufoje, por ke la renkontiĝoj okazu en tuta Germanio. Ekzemple ĝi jam gastis en Rostock, Potsdam, Soest, Karlsruhe aŭ Hamburgo. La Esperanto-renkontiĝo havas 15 ĝis 20 partoprenantojn. En 2019 KEKSO festis sian 25-an jubileon.

Komisionoj de GEJ

[redakti | redakti fonton]
Grupfoto de kelkaj partoprenantoj de IS 2005-2006

La planoj de GEJ estas ĉefe realigitaj de komisionoj. Aktuale ekzistas jenaj:

  • KonKERo - pri eksteraj rilatoj (la neserioza aludo al "konkero" de aliaj asocioj estas tute intencita)
  • KasKo - pri financoj (la neserioza aludo al protekta "kasko" kontraŭ financaj akcidentoj ankaŭ)
  • BerO - Berlina oficejo
  • KIR - pri internacia kunlaboro
  • IReK - pri interreta prezentiĝo
  • MA - pri membroadministrado
  • KAPRi - pri publika agado
  • KoLA - pri regiona agado
  • SuPo - pri subvenciado
  • KKRen - pri organizado de renkontiĝoj
  • KINo - pri instruado kaj mentorado de novuloj
  • Kune (ekse GEJ-gazeto) - membrogazeto de GEJ

Prezidantoj de GEJ

[redakti | redakti fonton]
Eksprezidantoj Michael Zeilinger kaj Uwe-Joachim Moritz, decembro 2006
(Eks)prezidantoj Andreas Diemel kaj Gunnar Fischer, decembro 2006

Kutime la posteno komenciĝas per la elekto en la jarĉefkunveno de GEJ, kiu tradicie okazas en la 31a de decembro. Ekzemple 1988-90 signifas 31a de decembro 1988 ĝis 31a de decembro 1990. Ja kelkfoje plimallongiĝis la oficperiodo de prezidanto.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. po 3-paĝaj intervjuoj kun Thomas Pusch en la numero 1991 1 de la revuo Bulgara esperantisto kaj 3 1991 de la revuo Esperanto de UEA (esperante)
  2. intervjuo kun Thomas Bormann pri la ekapero de la asocia revuo GEJ-gazeto kaj la miskomprenoj lige al la nomo "geja" (esperante)

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]