Friedrichshafen
Friedrichshafen | ||||||
| ||||||
ĉefurbo de distrikto en Germanio • universitata urbo • urba komunumo de Germanio • urbo • granda distrikta urbo en Baden-Virtembergo | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||
Administrado | ||||||
Federacia lando | Baden-Virtembergo | |||||
Distriktaro | Distriktaro Tübingen | |||||
Distrikto | Distrikto Bodensee | |||||
Urborajtoj | – | |||||
Telefona antaŭkodo | 07541, 07544 | |||||
Poŝtkodo | 88001-88048 | |||||
Aŭtomobila kodo | FN | |||||
Oficiala Municipokodo | 08435016 | |||||
Politiko | ||||||
Komunumestro | Andreas Brand | |||||
Partio de komunumestro | Freie Wähler | |||||
Adreso de la administrejo | Adenauerplatz 1 88045 Friedrichshafen | |||||
Demografio | ||||||
Loĝantaro | 62932 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo (decembro 2020)] | |||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 47° 39′ N, 9° 29′ O (mapo)47.6541666666679.4791666666667Koordinatoj: 47° 39′ N, 9° 29′ O (mapo) | |||||
Alto super la marnivelo | 404 m | |||||
Areo | 69,91 km² | |||||
Oficiala retejo | https://www.friedrichshafen.de/ | |||||
Friedrichshafen estas urbo ĉe la norda bordo de Bodenlago, konkrete de ties plej granda lagoparto Obersee, en la sudo de la federacia lando Baden-Virtembergo de Germanio. Ĝi estas la plej granda urbo de la distrikto Bodensee (Bodenseekreis) kaj ties administra centro. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 62 932 loĝantojn sur areo de 69,94 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 907 loĝantoj/km².
La teritorio havas komunan limon kun Immenstaad, Markdorf, Oberteuringen, Meckenbeuren, Eriskirch, kaj kompreneble kun la Bodenlago aŭ Konstanca lago.
Eksteraj rilatoj
[redakti | redakti fonton]En Friedrichshafen okazis la unua internacia kongreso de Volapuko en 1884.
Konciza historia skizo
[redakti | redakti fonton]Dum la mezepoko en la loko de la urbo ekzistis la Libera regna urbo Buchhorn, kiu prosperis pro komerco trans la Bodenlago, sed ankaŭ havis tre ŝanĝiĝeman historion kaj ofte detruiĝis de malamikaj armeoj. Dum la jaro 1811 per kuniĝo kun la monaĥejo Hofen kreiĝis la moderna urbo Friedrichshafen.
Partneraj urboj
[redakti | redakti fonton]- Delitzsch de la federacia lando Saksio (Germanio)
- Peoria, Ilinojo (Usono)
- Polack (Belorusio)
- Saint-Dié-des-Vosges (Francio)
- Sarajevo (Bosnio kaj Hercegovino)
|