La regiono Epiro (grekeΉπειρος, Ípiros) estas moderna administra regiono en la nordokcidento de Grekio. La regiono sude limas kun la Ambraka Golfo kaj la regiono Etolio-Akarnanio, oriente kun Tesalio kaj Makedonio, de kio ĝi estas dividita per la Pindos-montaro. Norde Epiro limas al Albanio, kaj okcidente ĝi limiĝas per la Ionia Maro, kio estas parto de la Mediteranea Maro. Administra centro de la regiono ekde la mezepoko estas la urbo Ioanina. La administra regiono ampleksas areon de 9.200 kvadrataj kilometroj kaj havas proksimume 350.000 loĝantojn.
Ĝi dividiĝas en kvar provincojn ("prefektujojn", νομοί - nomí):
Dum antaŭaj jarcentoj la historia regno Epiro ankaŭ ampleksis pli nordan teritorion, kiu nun estas parto de Albanio. En tiu regiono, kiun la grekoj nomas Norda Epiro (Βόρεια Ήπειρος), vivas signifa greklingva malplimulto.