Emoĝio
Kodo | U+1F605 | U+1F648 |
---|---|---|
Retumilo | 😅 | 🙈 |
Noto Color | ||
Twitter / X | ||
Emoji One | ||
Firefox OS |
Emoĝio[1](japane
Depost 2014 ĉiujare oni celebras la mondan emoĝio-tagon je la 17-a de julio dum kiu oni festas la uzon de emoĝioj. La kialo pro la elekto je tiu tago estas ĉar la emoji-kalendaro (📅) en iOS (kaj kelkaj aliaj operaciumoj) indikas ĉi tiun tagon[4].
Havebleco
[redakti | redakti fonton]Kvankam origine emoĝioj estis nur troveblaj en Japanujo, pluraj el ili jam estis aldonitaj al la Unikoda normo, tiel ke nun ili estas vaste haveblaj. Sekve de tio, la saĝtelefonoj Nexus de Google, la iPhone de Apple kaj tiuj kun la operaciumo Windows Phone de Microsoft estas kapablaj surekranigi emoĝiojn senbezone de aparteno al japanaj poŝtelefonaj kompanioj. Ili ankaŭ estas troveblaj en retpoŝtaj servoj, kiel Gmail, kaj en tujmesaĝiloj, kiel Telegram, Hangouts kaj WhatsApp. Poste, la operaciumo Android, ekde la versio Jelly Bean, aŭ Interretaj servoj kiel Twitter kaj Facebook ankaŭ aldonis subtenon al emoĝi-signoj.
Firmaoj kiuj kreas lingvon
[redakti | redakti fonton]Filmeto: 'Kio okazos kiam grandaj firmaoj kreas nian lingvon?'
Emoĝio por Esperanto
[redakti | redakti fonton]En ĉi tiu paĝo (angle), oni priparolis proponon al la Unikoda Konsorcio.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Emoĝio-simboloj - La originalaj proponoj por kodigi emoĝio-signojn kiel Unikodajn signojn.
- emojipedia.org → Plena listo de emoĝioj kaj ilia kongruo inter malsamaj platformoj
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ The term from Emoji. Dizhaowa. Arkivita el la originalo je 2023-04-17. Alirita 2023-04-25 .
- ↑ (nl) Konataj japanaj vortoj kaj nomoj, Taaldacht
- ↑ (en) 5 manieroj kiel emoĝioj helpas vin lerni fremdan lingvon, Tandem, la
- ↑ https://worldemojiday.com/