Eduard Bernstein
Eduard Bernstein | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Eduard Bernstein | |||||
Naskiĝo | 6-an de januaro 1850 en Schöneberg (Berlino) | ||||
Morto | 18-an de decembro 1932 (82-jaraĝa) en Berlino | ||||
Tombo | I. Städtischer Friedhof Eisackstraße (en) vd | ||||
Religio | reformisma Judismo vd | ||||
Etno | judoj vd | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Ŝtataneco | Germana Imperiestra Regno Vajmara Respubliko vd | ||||
Partio | Unabhängige Sozialdemokratische Partei Deutschlands (1917–1919) Social Democratic Workers' Party of Germany (en) (1872–1875) Socialdemokratia Partio de Germanio vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Jakob Itzig Bernstein (en) vd | ||||
Parencoj | Aaron Bernstein (en) (onklo) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | filozofo redaktoro historiisto ekonomikisto verkisto ekonomia historiisto vd | ||||
Aktiva en | Berlino vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Eduard BERNSTEIN (naskiĝis la 6-an de januaro 1850, Berlino, Prusio – mortis la 18-an de decembro 1932, Berlino) estis socialdemokrata politikisto, historiisto, unu el la fruaj socialistoj, kiuj provis revizii instruojn de Karl Marx kaj rifuzis tiuj instruojn, kiuj temis pri proksima kolapso la kapitalisma ekonomio kaj pri enpotenciĝo de la proletoj. Oni nomis lin Patro de la reviziismo, kiu pensis pri socio, kie la memstara iniciato plektiĝas kun socia reformo.
Bernstein naskiĝis en juda familio. Liaj gepatroj translokiĝis el Danzigból (Gdansk) al ĉefurbo de Prusio, Berlino. Lia patro laboris kiel fervoja inĝeniero, dum lia onklo Aaron Bernstein estis redaktoro de Berliner Volks-Zeitung.
Li aniĝis en la Socialdemokrata Partio en 1872, kiel juna bankoficisto. Li ŝatis la pacifismajn kaj demokratiajn socialdemokratojn kaj laboris ankaŭ por la germana socialisma eldonaĵo Die Zukunft. La ekonomia depresio de 1873 ĝis ĉ. 1890 konvinkis lin pri netaŭgeco de la kapitalismo.
Li estis forpelita pro kontraŭsocialistaj leĝoj de Bismarck kaj li elmigris al Svislando kaj ne plu apogis la ideojn pri etika socialismo.
Li eklaboris – kun interkonsento de Marx – ĉe la gazeto Der Sozialdemokrat kiel redaktoro. Oni forigis el Svislando en 1888, je peto de Bismarck. Li pluagadis en Londono, kie amikiĝis kun Friedrich Engels kaj konatiĝis kun gvidantoj de Fabian Society (Fabiana Societo), kiuj volis laŭpaŝan enkondukon de la socialismo. Li aperigis siajn ŝanĝiĝintajn opiniojn en artikolserio kaj en letero al la Socialdemokrata Partio, en 1898. En la sekva jaro, li eldonis la libron Die Voraussetzungen des Sozialismus und die Aufgaben der Sozialdemokratie (La antaŭkondiĉoj de la socialismo kaj la taskoj de la socilademokracio).
Post kiam li revenis al Germanio en 1901, li konatiĝis kiel teoretikulo de la reviziisma sekcio de la reformisma laborista movado. Li rifuzis la perfortajn metodojn, preferis la laŭpaŝan antaŭeniron, ne kredis je proksima kolapso de la kapitalismo kaj ne rigardis nenifara klaso la burĝaron.
Oni elektis lin en 1902 al ano de germana parlamento (Reichstag) kaj li preskaŭ daŭre havis sian mandaton ĝis 1928. Li agadis kontraŭ militarismo, reprezentis pacifisman ideologion. .
Tiutempe, en la Socialdemokrata Partio iĝis gvidanta ideologio de la reviziismo, dum dogma marksismo de Karl Kautsky kaj ekleta marksismo de August Bebel apenaŭ aperis.
Bernstein ne komprenis la naturon de la germana nacia (nazia) socialismo, kiu enpotenciĝis ses semajnojn post lia morto.
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Peter Gay: The Dilemma of Democratic Socialism: Eduard Bernstein's Challenge to Marx (1952, dua eldono 1983).