Caren Miosga
Caren Miosga | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 11-an de aprilo 1969 (55-jaraĝa) en Peine | |
Lingvoj | germana • rusa vd | |
Ŝtataneco | Germanio vd | |
Alma mater | Hamburga universitato - slavistiko (1988–) vd | |
Infanoj | 2 | |
Profesio | ||
Okupo | televida prezentisto (1999–) slavisto moderatoro radio journalist (en) (–1999) travel guide (en) vd | |
Verkado | ||
Verkoj | Caren Miosga vd | |
En TTT | Oficiala retejo vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Caren MIOSGA-GROB (naskiĝinta la 1-an de januaro 1969 en Peine) estas germana televidmoderigistino kaj (kultur)ĵurnalistino. Inter julio 2007 kaj oktobro 2023 estis moderigistino de la ĉiutaga ARD-novaĵelsendo Tagesschau. De januaro 2024 ŝi posteulas Anne Will kun propra disputad-spektakla elsendo nomita simple Caren Miosga (kanalo ARD, publikjura).
Biografio
[redakti | redakti fonton]Estante dua filino de silezia masonisto kaj posta diakono[1] kaj pasigis la junulajn jarojn kun du fratinoj en Ilsede; tie ŝi ankaŭ frekventis gimnazion.[2] Junulece ŝi apartenis al ensemblo de ĵaz-danco. Ŝi estis en Hanovro kantistino de ŝlagro-bando kun la nomo Kurt und die Dillenberger.[3] Studis ŝi historion kaj slavistikon ĉe la universitato de Hamburgo. Poste ŝi laboris por la radikanaloj Radio Schleswig-Holstein, Radio Hamburg, N-Joy kaj la televidkanalo RTL-Nord. Dum studentaj tagoj ŝi estis ĉiĉerono en Sankt-Peterburgo kaj Moskvo; de tie ŝi ankaŭ raportis por radielsendoj disde Rusujo. En 1999 Miosga ekdeĵoris por NDR-televido por prezentadi Kulturjournal (kulture) kaj inter 2003 kaj 2005 Zapp (pri komunikiloj). De majo 2006 ŝi pretigis la ARD-kulturmagazino ttt – titel, thesen, temperamente.
Ekde la 16.7.2007 ŝi postantis Anne Will en la ĉiutaga televida ĵurnalo Tagesschau (alterne por semajno kun Ingo Zamperoni).[4] En 2017 ŝi ricevis la premion Goldene Kamera en la kategorio de plej bona informado (kune kun Marietta Slomka de la ZDF-elsendo Heŭte-journal) kaj Peter Kloeppel de RTL Aktuell). En 2021 Misga ricevis la Grimme-premion de la Germana Asocio de Popolaltlernejoj.[5]
En majo 2023 oni informis la spektantojn ke ŝi posteulos Anne Will en la politik-disputadelsendo dimanĉa.[6]
Miosga estas de katolika konfesio; en 2007 ŝi edzigis la patologon Tobias Grob al kiu ŝi naskis du filinojn. [7][8]
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ "Caren Miosga" - ĉe: web.de, 18.11.2021
- ↑ "Diakon Wolfgang Miosga ist 80 Jahre alt" - ĉe:paz-online.de, 9.5.2022
- ↑ "Die „Tagesthemen“-Moderatorin war mal Schlagersängerin!" - ĉe: Bunte, 20.10.2021
- ↑ Uwe Mantel: "ARD: Will und Christiansen gehen am gleichen Tag" - ĉe: dwdl.de, 17.6.2007
- ↑ "Preisträger – Grimme-Preis"
- ↑ Caren Miosga: "Tagesthemen-Moderatorin soll offenbar Nachfolgerin von Anne Will werden" - ĉe: Der Spiegel, 23.5.2023
- ↑ Daniela Zinser: "Die Neue" - ĉe: Berliner Zeitung, 16.7.2007.
- ↑ "Caren Miosga hat ihr zweites Kind" - ĉe: Hamburger Abendblatt, 2.5.2010