Bizanca–Sasanida Milito de 602–628
La Bizanca–Sasanida Milito de 602–628 estis la fina kaj plej detrua el la serio de militoj luktitaj inter la Bizanca Imperio (Orienta Romia Imperio) kaj la Sasanida Imperio de Persio. La antaŭa milito inter la du potencoj estis fininta en 591 post la imperiestro Maurikios helpis la Sasanidan reĝon Ĥosro la 2-a rehavi sian tronon. En 602 Maurikios estis murdita de sia politika rivalo Fokas. Ĥosro deklaris militon, evidente por venĝi la morton de Maurikios. Tio iĝis konflikto kiu daŭris jardekojn, nome la plej longa milito en la serio, kaj estis luktita laŭlonge de la tuta Mezoriento: en Egipto, Levantenio, Mezopotamio, Kaŭkazo, Anatolio, Armenio, la Egea Maro kaj eĉ antaŭ la muregoj de Konstantinopolo mem.
Kvankam la Persoj ege klopodis, sukcese dum la unua etapo de la milito el 602 al 622, konkeri multon de Levantenio, Egipto, kelkajn insulojn en la Egea Maro kaj partoj de Anatolio, la supreniro de la imperiestro Heraklio en 610 kondukis, spite dekomencajn kontraŭaĵojn, al la stato antaŭmilita. La kampanjoj de Heraklio en Persaj teritorioj el 622 al 626 devigis la Persojn al defendo, ebligante siajn fortojn reakiri momenton. Aliancita kun Avaroj kaj Slavoj, la Persoj faris finan klopodon por kapti Konstantinopolon en 626, sed ili estis venkitaj tie. En 627 Heraklio invadis la kernan teritorion de la Persoj kaj devigis ilin negocadi pacon.
Je la fino de la konflikto, ambaŭ flankoj estis elĉerpintaj siajn homajn kaj materiajn resursojn (kaj estis atingintaj tre malmulte). Sekve, ili estis vundeblaj al la subita apero de la Islama Raŝiduna Kaliflando, kies fortoj invadis ambaŭ imperiojn nur kelkajn jarojn post la fino de la milito. La islamaj fortoj rapide konkeris la tutan Sasanidan Imperion kaj senigis la Bizancan Imperion el siaj teritorioj en Levantenio, Kaŭkazo, Egipto, kaj Nordafriko. Dum la venontaj jarcentoj, multo el tio kio restis en la Bizanca Imperio, kaj la tuta Sasanida Imperio, venos sub islama regado.