Berat
Berat | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo Ancient Greek archaeological site (en) vd | |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 5001–5006 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 36 496 (2011) [+] | ||||
Loĝdenso | 5 793 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 40° 42′ N, 19° 57′ O (mapo)40.70493919.949673Koordinatoj: 40° 42′ N, 19° 57′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 58 m [+] | ||||
Areo | 6,3 km² ( 630 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Berat [+] | |||||
Berat estas malnova urbeto en suda Albanio, administra centro de la distrikto Berat (Rrethi i Beratit). Ĝi situas apud la rivero Osum, okcidente de la Tomorr-monto (altas 2417 m), inter krutaj montoflankoj. la urbon loĝas ĉ. 47.000 homoj (2004).
Super la urbo troviĝas ruinoj de sitadelo. La domoj estas ofte terasaj, kun multaj fenestroj. Norde, je 11 km troveblas la naftokampo Qyteti Stalin.
Sur la maldekstra bordo de la rivero troviĝas la kristana kvartalo Goritsa (praslave: vilaĝeto), kiun interligas ponto - konstruita en 1780 - al la muslima kvartalo Morë-Tchëlëpi en la dekstra bordo.
Historio
[redakti | redakti fonton]La urbo situas ĉe strategie grava loko, ĉe limo de la praa Ilirio kaj Epiro, kie okazis multaj bataloj. La urbo mem fondiĝis en la 13-a jarcento sur loko de la pragreka Antipatreia (bizanca Pulheriopolis). En la 14-a jarcento okupius ĝin la serboj kaj ricevis la nomon Beligrad, el kiu venas la nomo Berat. La urbomurojn malkonstruigis paŝao Ali, turka grandveziro.
Fine de la 19-a jarcento, la urbo estis centro de suda Albanio kaj tiel ankaŭ centro de la albana naciisma movado, samtempe bazo de la apogantoj de la Albana Ligo. La komunista nacia Liberiga Kontraŭfaŝista Konsilantaro tie deklaris sin mem en 1944 al provizora registaro de Albanio.
Monda heredaĵo de Unesko
[redakti | redakti fonton]La historia parto de ĉi tiu urbo (58,90 ha) estis listigita kiel Monda heredaĵo de Unesko sub la titolo Historiaj Centroj de Berat kaj Gjirokastër [1].