El Vikipedio, la libera enciklopedio
|
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Beaulieu
|
Beaulieu-sur-Mer (jen france, okcitane Bèuluec de Mar aŭ simple Bèuluec, "bela loko", itale Belluogo) estas komunumo de Francio. Ĝi situas en la departemento Marbordaj Alpoj (france Alpes-Maritimes, okcitane Aups Maritims), en la regiono Provenco-Alpoj-Bordo Lazura (france Provence-Alpes-Côte d'Azur pʁɔ.vɑ̃s alp kot da.zyʁ). Fine de 2021 en la komunumo vivis 3 796 loĝantoj. Administre la komunumo apartenas al la arondismento Nico kaj al la kantono Beausoleil.