Batajnica
Batajnica, serbe Батајница, estas loĝata loko en Serbio, en distrikto Beogrado (sed geografie en Srem (regiono)), en municipo de Zemun.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Loĝantaro: supozeble 40 mil en 2010
- Telefonprefikso: 011
- Aŭtokodo: BG
- Supermara alteco: 114 m
- Koordinatoj: 44°54′00″N 20°17'00″E
Geografio
[redakti | redakti fonton]Batajnica etendiĝas laŭ dekstra bordo de Danubo laŭ ĉefvojo kaj fervojo Beogrado-Novi Sad. Centro de Beogrado troviĝas 25 km.
Historio
[redakti | redakti fonton]La loko estis loĝata jam dum la bronzepoko. La loknomo aludas al batalejo. Laŭ hungaraj informoj en 1165 la hungara armeo tie venkis la grekojn aŭ Bizancon. Tiu batalejo serbe estas Batajnižko polje. Ĝis la 16-a jarcento la loko apartenis al Hungara reĝlando, poste al Osmana Imperio. La unuaj mencioj okazis en 1725. Inter 1739-1873 la vilaĝo apartenis al Limgarda zono de Habsburgoj. Ĝis Traktato de Trianon aŭstria-hungara kontrolo okazis, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, depost 1928 al Jugoslavio, fine al Serbio ĝi apartenis. En 1923 milita flughaveno konstruiĝis, kiun NATO bombardis en 1999. En 2001 oni malkovris aron de albanaj kadavroj.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- ortodoksa preĝejo
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Fontoj
[redakti | redakti fonton]- Hungara kaj angla Vikipedioj
- Mapo pri Batajnica
Noto
[redakti | redakti fonton]Spite la loĝantaronombron la loko ne havas urban statuson, komprenu ĝin, kiel suburbo aŭ loĝkvartalo de Beogrado.