Arakido
Arakido | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Ternukso (Arachis hypogea)
| ||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
Specioj
| ||||||||||||||||
Arachis appressipila | ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||
La arakido (Arachis) estas neotropisa genro de 22 specioj de herboj el Sudameriko. Ĝia plej konata reprezentanto estas la ternukso aŭ ordinara arakido (Arachis hypogea), ankaŭ nomata simple arakido. Vaste kulturata en tropika kaj subtropikaj landoj, malalta unujara herbo kun 3-folieraj folioj kaj flavaj aŭ flavruĝaj floroj 1- ĝis 4-ope akselaj. Post fekundiĝo de la floro la pedunklo de la guŝo longiĝas kaj kurbiĝas malsupren enterigante la junan guŝon, kiu poste subtere ekkreskas. Tial la planto havas la nomon ternukso, kvankam botanike la frukto ne estas nukso.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- http://news.bbc.co.uk/chinese/simp/hi/newsid_4480000/newsid_4483600/4483676.stm
- http://news.bbc.co.uk/chinese/simp/hi/newsid_4020000/newsid_4024300/4024359.stm
- http://news.bbc.co.uk/chinese/simp/hi/newsid_3020000/newsid_3022900/3022954.stm
- http://www.icrisat.org/GroundNut/GroundNut.htm Arkivigite je 2006-02-07 per la retarkivo Wayback Machine