Côtes-d'Armor
Côtes-d'Armor | |
---|---|
departemento de Francio | |
Administrado | |
Lando | Francio |
Regiono | Bretonio |
Numero | 22 |
Prefektejo | Saint-Brieuc |
Subprefektejoj | Dinan Guingamp Lannion |
Statistikaĵoj | |
Loĝantaro | 605 917 (2021) |
Areo | 6 878 km² |
Loĝdenso | 88 /km² |
Subdividoj | |
Arondismentoj | 4 |
Kantonoj | 27 |
Komunumaroj | 38 |
Komunumoj | 356 |
Côtes-d’Armor [kot daʁmɔʁ] (bretone Aodoù-an-Arvor) estas franca departemento (n-ro 22) en la regiono Bretonio (franca regiono). Ĝi estas 6 878 km2 granda kaj havis 597 085 loĝantojn en la jaro 2013[1]. Ĝi enhavas 356 komunumojn.
La departemento antaŭe nomiĝis Côtes-du-Nord (“Nordaj marbordoj”). La nova nomo, elektita en 1990, devenas de la bretona lingvo kaj signifas “marbordoj de la lando ĉe la maro” (Vd la artikolon Armoriko).
Plej grandaj urboj
[redakti | redakti fonton]- Saint-Brieuc (bretone Sant-Brieg): 46 173 loĝantoj
- Lannion (Lannuon): 19 920
- Dinan (Dinan): 10 851
- Guingamp (Gwengamp): 7 276
Arondismentoj
[redakti | redakti fonton]La departemento dividiĝas al kvar arondismentoj:
Kulturo
[redakti | redakti fonton]Lingvoj
[redakti | redakti fonton]Oni ĉie parolas la francan lingvon, sed estas parolataj ankaŭ regionaj lingvoj: la bretona okcidente (kelta lingvo) kaj la galoa lingvo oriente (latinida lingvo).
Esperanto
[redakti | redakti fonton]En eta vilaĝo nomata Plouézec (Ploueg-ar-Mor) okazas ĉiujare la plej grava esperanta renkontiĝo en Bretonio: la Internaciaj Renkontoj de Pluezek.
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Insee. Chiffres clés : Département des Côtes-d’Armor (22) (france). Alirita 4-an de julio 2014 .
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
|