Aluŝto
Aluŝto | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo (1902–) setlejo (jarcento VI–) urbo en Ukrainio vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 98500–98519 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 208 (1805) [+] | ||||
Loĝdenso | 30 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 44° 40′ N, 34° 24′ O (mapo)44.66722222222234.397777777778Koordinatoj: 44° 40′ N, 34° 24′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 50 m [+] | ||||
Areo | 6,983 km² (69 8.3 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+02:00 [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Alushta [+] | |||||
Urbo en Aŭtonoma Respubliko Krimeo | |||
Aluŝto ruse Алушта ukraine Алушта krime-tatare Aluşta | |||
Apartenas al: | Aluŝta municipo | ||
Koordinatoj: | 44° 40′ N, 34° 24′ O (mapo)44.66722222222234.397777777778Koordinatoj: 44° 40′ N, 34° 24′ O (mapo) | ||
Averaĝa alto super la marnivelo: | ~50 m | ||
Areo: | 7 km² | ||
Loĝantaro: — Loĝdenso: |
29.900 (laŭ 2006) 4281,83 hom/km² | ||
Poŝtkodoj: | 298500 — 298519 | ||
Telefonkodo: | +380-6560 | ||
Hor-zono: | UTC+3 | ||
Antaŭaj nomoj: | Aluston (ĝis XVa jc.), Lusta | ||
| |||
| |||
Aluŝto[1] (ruse Алушта, ukraine Алушта, krime-tatare Aluşta) — urbo en Krimeo ĉe la Nigra Maro (en la Suda Bordo de Krimeo), fama kurac-loko. La Aluŝta regiono (urba municipo), konata ankaŭ kiel "Granda Aluŝto" (montrita flave sur la mapo), havas ankoraŭ kelkajn loĝlokojn.
La nomo de la urbo devenas de la originala helena nomo Aluston, kiu signifas "nelavita".
Historio
[redakti | redakti fonton]La plej malnovaj arĥeologiaj trovaĵoj sur la loko de Aluŝta rilatas al neolito.
La unua skriba mencio pri la loko rilatas al la VI jarcento p.K., kiam ĉi tie laŭ la ordono de bizanca imperiestro Justiniano la Unua estis konstruita la fortreso Aluston.
Dum la mezepoko la fortreso estis grava defend-loko por ĉiuj ŝtatoj, kiuj regis la Sudan Bordon de Krimeo: Bizanca Imperio, princlando Teodoro ka. Dum la regado de ĝenovanoj la urbo estis unu el la fortresoj de la Kapitanejo Gotio (tiel nomiĝis parto de la ĝenovaj kolonioj sur la nordaj bordoj de la Nigra Maro. Italoj nomis la urbon Lusta. Ĝis nun konserviĝis nur unu turo de la mezepoka fortreso.
Post okupo de la Suda Bordo de Krimeo fare de Otomana Imperio la urbo perdas sian militan signifon kaj iĝas eta fiŝkaptista vilaĝeto.
Post anekso de Krimeo fare de Rusujo Aluŝto iĝas regiona centro de la Simferopola kaj poste Jalta urbaj municipoj. Fine de la XIXa - komence de la XXa jarcento Aluŝto famiĝas kiel kuracloko kaj en 1902 ĝi ricevas la statuson de urbo.
Multaj loĝantoj de la urbo pereis dum la Interna Milito (1918-1921). En la jaro 1930 Aluŝto iĝis centro de la Aluŝta regiono de Krimea Aŭtonoma Socialisma Soveta Respubliko, tiam ĝi havis ankaŭ la statuson de nacia krime-tatara regiono.
Dum la dua mondmilito la urbo estis sub germana okupado de la 4a de oktobro 1941 ĝis 5a de aprilo 1944. Post la ekzilo de la krime-tataroj, kiu okazis la 18an de majo 1944 la urbo preskaŭ plene senhomiĝis.
En postmilitaj jaroj Aluŝta evoluis ĉefe kiel ĉemara ripoz- kaj kurac-loko; en la urbo estis konstruitaj multaj ripozejoj kaj sanatorioj.
Geografio kaj klimato
[redakti | redakti fonton]La urbo situas ĉe la Nigra Maro, en la valoj de la riveretoj Ulu-Uzeno kaj Demerĝio. Ĉirkaŭ la urbo troviĝas la amfiteatro de la ĉefa montoĉeno de la Krimea montaro - okcidente la Babugana alt-ebenaĵo, norde - Ĉatirdago kaj nord-oriente - la monto Demerĝio. Aluŝto situas 45 kilometrojn for de Simferopolo kaj 32 kilometrojn for de Jalto.
La klimato estas subtropika, mediteraneeca, seka, kun varma vintro. La averaĝa temperaturo de decembro estas +2,8 °C, de aŭgusto — +23,8 °C. La jara kvanto de hidrometeoj - 430 mm/jare, la kvanto de sun-horoj jare - ĉ. 2320, la malplej granda relativa humideco de la aero - 63-68%. La bansezono komenciĝas meze de majo kaj daŭras ĝis oktobro (la mar-temperaturo somere +22-26 °C).
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]La ĉefaj por la ekonomio de Aluŝto estas ripoz- kaj kurac-sektoro. En la urbo estas ankaŭ la fer-betona uzino, lakto- kaj pan-fabritoj. Famas ankaŭ la vin-produktaj entreprenoj, kiuj apartenas al la vinproduktejo "Masandro".
Transporto
[redakti | redakti fonton]En la urbo estas bus-stacio, kiu ligas Aluŝton kun ĉiuj grandaj urboj de Krimeo. Per interurba trolebusa linio la urbo estas ligita al Simferopolo kaj Jalto. Somere aktivas ankaŭ ŝipa konekto al Jalto, Sudako kaj Teodozio.
Demografio
[redakti | redakti fonton]La dinamiko de la loĝantar-kvanto
- 1805 - 208 homoj (ĉiuj - krime-tataroj)
- 1926 - 4 800 (2 070 krime-tataroj, 1 450 rusoj, 480 ukrainoj, 270 judoj, 250 grekoj, 30 germanoj, 20 armenoj, 10 bulgaroj)
- 1939 - 9 689
- 1989 - 36 413
- 2001 - 29 781
Nuntempe en la urbo loĝas ĉefe rusoj, ukrainoj kaj krime-tataroj, krom ili en la urbo troveblas la reprezentantoj de pli ol 10 nacioj. La ĉefe uzata lingvo estas la rusa.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- La restaĵoj de la fortreso Aluston (VIa jarcento p.K.)
- La restaĵoj de la mezepoka fortreso Funa (XIIa-XVa jarcentoj)
- La akvofalo Ĝurĝuro (troviĝas kelkajn kilometrojn for de la urbo, unu el la plej famaj akvofaloj de Krimeo, 15 metrojn alta)
- Monaĥejo de Kozjma kaj Demian (troviĝas sur la teritorio de la Krimea naturrezervejo kelkajn kilometrojn for de la urbo, fama religia pilgrimejo)
Ceteraĵoj
[redakti | redakti fonton]En la 19a jarcento la urbon vizitis interalie la fama pola poeto Adam Mickiewicz, kiu dediĉis al la urbo du el siaj "Krimeaj sonetoj".
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Jam la referenca esperantlingva "Poŝatlaso de la mondo", eldonita 1971 en Prago, en sia mapoj 15 kaj 17 esperantigas la urbon Aluŝto.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]
La loĝlokoj de la Aluŝta municipo | |||
---|---|---|---|
Urboj | Aluŝto | ||
Urbotipaj loĝlokoj | Partenito | ||
Vilaĝoj: | Generalskoje • Izobilnoje • Kiparisnoje • Lavrovoje • Luĉistoje • Malomajako • Maloreĉenskoje • Niĵneje Zaprudnoje • Niĵnjaja Kutuzovka • Privetnoje • Puŝkino • Ribaĉje • Solneĉnogorskoje • Verĥnaja Kutuzovka • Zaprudnoje • Zelenogorje | ||
Loĝloketoj | Bondarenkovo • Ĉajka • Lavanda • Lazurnoje • Rozovij • Semidvorje • Utjos • Vinogradnij |
|