Aleksander Duĥnoviĉ
Aleksander Duĥnoviĉ | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 24-an de aprilo 1802 en Topoľa |
Morto | 30-an de marto 1865 (62-jaraĝa) en Prešov |
Lingvoj | Iazychie • rusa • rusina • latina |
Ŝtataneco | Hungara reĝlando Aŭstra imperio |
Okupo | |
Okupo | poeto katolika sacerdoto verkisto pedagogo |
Aleksander Duĥnoviĉ (ukraine Олександр Васильович Духнович); (rutene Александeр Духнович); (slovake Alexander Duchnovič) estis greke katolika rutena pastoro, poeto, verkisto, pedagogo, sociala aktivulo, nacia vekanto kaj gvida persono de nacia reviviĝo de la rutena lingvo dum la 19-a jarcento sur la teritorio de la estinta Hungaria reĝlando. Li laboris kiel kanoniko en la katolika episkopejo de Prešov. Sian vekantan labororon li komencis post la revolucio de 1848 - 1849. En jaro 1850 li fondis la asocion Literaturnoje zavedenie Prjaševskoje (Literatura asocio de Prešov), kiu iĝis organizo por junaj verkistoj. Per ĝia peno presaperis tri kolektoj de la rutena almanako "Salutado al rutenoj". Same presiĝis unuaj kalendaroj en la historio de rutenoj. Li eldonis lernolibrojn de kartografio, gramatiko kaj kateĥismo por bezonoj de instruistoj, kaj krome plurajn poemarojn. Li dediĉis sin al studado de historio, sed de lia verkaro presaperis nur la libro "Historio de Prešova episkopejo". En jaro 1847 li agadis kiel deputito de Prešova episkopejo en hungara-reĝlanda deputitaro.