Ajĝavaĵi
Ortodoksaj skoloj
|
Neortodoksaj skoloj
Granda personecoj
Antikvo |
Ajĝavaĵi aŭ ayyavazhi (en tamila: அய்யாவழி) estas movado de henoteismaj kredoj (bazitaj sur la hinduisma darmo) kiu originiĝis en suda Barato (en la zono de tamila lingvo) meze de la 19-a jarcento.
La ajĝavaĵi funkcias aŭtonome, sed ne estis agnoskita kiel propra religio, sed kiel branĉo de hinduismo. Kvankam ĝi ne ricevis oficialan agnoskon, ĝi disvolviĝis kiel aparta religia fenomeno en almenaŭ tri ŝtatoj de Suda Barato (Kanjakumari, Tirunelveli kaj Tutikorin). Estas unu de la movadoj pli disvastigitaj de Suda Barato; ties rapida kresko estis registrita jam en la informoj de kristanaj misiistoj dum la unua duono de la 19.a jarcento.
La ideoj kaj filozofio de tiu religio estas bazata sur la instruoj de Ajĝa Vaikundar kaj la religiaj tekstoj Akilattirattu Ammanai kaj Arul Nool.
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- T. Krishnanathan (2000), Ayya Vaikundarin Vazhvum Sinthanaiyum, Madurai Kamaraj University, Thinai Publications, Nagercoil.
- C. Paulose (2002), Advaita Philosophy of Brahmasri Chattampi Swamikal, Sree Sankaracharya University of Sanskrit, Ayya Vaikunta Nather Sidhasramam, Pothaiyadi.
- R. Ponnu (2000), Sri Vaikunda Swamigal and Struggle for Social Equality in South India, Madurai Kamaraj University, Ram Publishers, Madurai.