Saltu al enhavo

Ageo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ageo
FlagoBlazono
urbo de Japanio, urbego [+]

LandoJapanio
gubernioGubernio Saitamo

Supermara alteco14 m T.P. [+]
Koordinatoj35° 59′ N, 139° 36′ O (mapo)35.977388888889139.59319444444Koordinatoj: 35° 59′ N, 139° 36′ O (mapo) [+]
Akvokolektejo45,51 km² (4 551 ha) [+]
Areo45,51 km² (4 551 ha) [+]
Loĝantaro226 616 [+] (1-a de marto 2021)

HorzonoUTC+9
Poŝtkodo362-8501 [+]

Ageo (Japanio)
Ageo (Japanio)
DEC

Vikimedia Komunejo:  Ageo, Saitama [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Ageo, (japane 上尾市) estas urbego en Japanio, en ĉefa insulo Honŝu, en regiono Kanto, en Gubernio Saitamo.

Ĉefvojo en Ageo

Demografio

[redakti | redakti fonton]

En 2024 Ageo havis populacion de 230 041. En fino de la 1960-aj jaroj Ageo atingis la cent milan populacion, tial laŭ internacia kvalifiko ĝi estas urbego.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Ageo situas sur ebenaĵo, 2 riveroj fluas tra la urbego. Gubernia sidejo Saitama (urbo) troviĝas 9, Jono (urbo) 10, Kavagoe 12, Kasukabe 15, Koŝigaja 20, Kaŭaguĉi kaj Tokorozava po 22, Higaŝi-Macujama kaj Kumagaja po 26, Fukaja 38, ĉefurbo Tokio 39, Jokohamo 58 kilometrojn aere laŭ [1].

Biblioteko

Dum la Edo-periodo la poŝta stacio estis motoro de la evoluo. La unua trajno alvenis en la stacidomon de en 1883. En 1889 al Ageo aliĝis la najbaraj vilaĝoj, tiel estis kreita la moderna municipo. En 1955 2 urbetoj kaj 3 vilaĝoj unuiĝis kun la municipo kaj post 3 jaroj Ageo atingis la urbostatuson. En la 1960-aj jaroj kvar loĝkvartaloj estis establitaj, kiuj tre vastigis la populacion.

Ageo estis agrikultura ĝis mezo de la 20-a jarcento, oni produktis diversajn legomojn. En la dua duono de la 20-a jarcento metalurgiaj fabrikoj ekproduktis, tiel la agrikultura areo malpliiĝis. Krom la industrio kaj agrikulturo la loĝantoj navedas al Saitamo aŭ Tokio.

Universitato en Ageo
Stacidomo en Ageo

En Ageo la plej altnivela instruado okazas en loka universitato.

Ageo situas en humida subtropika klimato (Cfa) laŭ la klimata klasifiko de Köppen. La meza jara temperaturo estas 14,5 °C. La jarpluvo averaĝas 1388 milimetrojn, en ĉiuj monatoj pluvas, neniam neĝas.

Ageo estas bone ligita fervoje kaj ĉefvoje al la regiono.

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]
Bildoj pri Ageo
Kulturcentro
Banko
Hotelo
Vendejego


Ĝemelurboj

[redakti | redakti fonton]

Nomportantoj

[redakti | redakti fonton]
  • WikiTrans