Acquarossa
Acquarossa | |
---|---|
Blazono de Acquarossa | |
Preĝejo de Corzonesco en Acquarossa | |
Kantono | Tiĉino |
Distrikto | Blenio |
Komunumaro | Acquarossa |
Koordinatoj | 46° 27′ 20″ N 8° 56′ 18″ O / 46.45556 °N, 8.93833 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 27′ 20″ N 8° 56′ 18″ O / 46.45556 °N, 8.93833 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 1816 |
Areo | 61,59 km² |
Alteco | 528 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 6716 Acquarossa 6722 Corzonceso 6723 Castro 6724 Ponte Valentino |
Komunumkodo | 5048 |
Mapo de Acquarossa |
Acquarossa estas komunumo de la Komunumaro Acquarossa kaj la Distrikto Blenio en Kantono Tiĉino, Svislando. Ĝi havis 1816 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Acquarossa situas en la centro de la Valo de Blenio, proksimume 20 kilometrojn sude de Belinzono. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Acquarossa, Altaniga, Castro, Comprovasco, Corzoneso, Cumiasca, Dongio, Largario, Leontica, Lottigna, Marolta, Ponto Valentino kaj Prugiasco. [1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 61,59 km², de kiuj 56,2% estas kovritaj de arbaro, 21,3% servas por agrikulturo kaj 3,5% por setlado. [2]
Najbaraj komunumoj
[redakti | redakti fonton]La komunumo Acquarossa limas en nordo al Blenio, en oriento kaj sudo al Serravalle, kaj en sudokcidento al Sobrio, kaj en okcidento al Faido.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Tra Acquarossa pasas la kantona ĉefvojo n-ro 416 de Biasca trans la Lukomagno-Pasejo al Disentis. Pere de poŝtaŭtolinio laŭlonge de la kantona ĉefvojo la komunumo estas konektita al la publika transportreto.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua dokumenta mencio de Lottigna datiĝas el la jaro 1201 kiel Lotingnia. Ĝis komenco de 2004 Acquarossa estis frakcio de la komunumo Lottigna. Kun efiko de la 4-a de aprilo 2004 la ĝis tiam aŭtonomaj komunumoj de la Komunumaro Acquarossa, tio estis Castro, Corzoneso, Dongio, Largario, Leontica, Lottigna, Marolta, Ponto Valentino kaj Prugiasco estis kunigitaj al la nova komunumo Acquarossa.[3]
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Acquarossa – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
|