Franca Akademio
La Franca Akademio (france Académie française) estas la plej supera lingva instanco en Francio. Ĝi estis fondita en 1635 dum la reĝado de Ludoviko la 13-a de Kardinalo de Richelieu kaj estas unu el la plej malnovaj institucioj de Francio. Ĝi konsistas el 40 membroj elektitaj de siaj samuloj.
Taskoj
[redakti | redakti fonton]La Franca Akademio havas du taskojn : priatenti la francan lingvon, kaj mecenati.
Priatenti la francan lingvon
[redakti | redakti fonton]Tiun taskon ĝi ricevis ekde sia fondiĝo en siaj statutoj. Por ĝin plenumi la Akademio laboradis por fiksi la lingvon por igi ĝin komuna posedaĵo de ĉiuj francoj kaj de ĉiuj francparolantoj.
Nun ĝi agadas por konservi ĝiajn ecojn kaj postsekvi ĝiajn necesajn evoluojn. Ĝi difinas la "bonan uzon". Ĝi tion plenumas verkadante la Dictionnaire de l'Académie française (Vortaro de la Franca Akademio) kiu fiksas la uzon de la lingvo, sed ankaŭ per siaj rekomendoj kaj partopreno en diversaj terminologiaj komisionoj.
Mecenato
[redakti | redakti fonton]La dua tasko ne de komence antaŭvidita ekebliĝis dank'al ricevitaj donacoj kaj heredaĵoj. La Akademio ĉiujare disdonas ĉirkaŭ sesdek literaturajn premiojn.
Aparte menciinda estas la Grand prix de la Francophonie (Granda premio de la francparolantaro) donita ĉiujare ekde 1986, kio atestas la konstantan interesiĝon de la Akademio por la disvastiĝo de la franca lingvo en la mondo.
Nunaj membroj
[redakti | redakti fonton]Fotelo | Membro | Elektodato | Akceptita de | Akceptodato | Akcepta parolado kaj respondo |
---|---|---|---|---|---|
1 | Claude Dagens | 17-a de aprilo 2008 | Florence Delay | 14-a de majo 2009 | [*] |
2 | Dany Laferrière | 12-a de decembro 2013 | Amin Maalouf | 20-a de majo 2015 | [*] |
3 | Jean-Denis Bredin | 15-a de junio 1989 | Pierre Moinot | 17-a de majo 1990 | |
4 | Jean-Luc Marion | 6-a de novembro 2008 | Claude Dagens | 21-a de januaro 2010 | [*] |
5 | Andreï Makine | 3-a de marto 2016 | Dominique Fernandez | 15-a de decembro 2016 | [*] |
6 | Marc Fumaroli | 2-a de marto 1995 | Jean-Denis Bredin | 25-a de januaro 1996 | |
7 | Jules Hoffmann | 1-a de marto 2012 | Yves Pouliquen | 30-a de majo 2013 | |
8 | (Michel Déon) | 8-a de junio 1978 | Félicien Marceau | 22-a de februaro 1979 | |
9 | (Alain Decaux) | 15-a de februaro 1979 | André Roussin | 13-a de marto 1980 | |
10 | Florence Delay | 14-a de decembro 2000 | Hector Bianciotti | 15-a de novembro 2001 | |
11 | Gabriel de Broglie | 22-a de marto 2001 | Maurice Druon | 7-a de februaro 2002 | |
12 | (Jean d'Ormesson) | 18-a de oktobro 1973 | Thierry Maulnier | 6-a de junio 1974 | |
13 | (Simone Veil) | 20-a de novembro 2008 | Jean d'Ormesson | 18-a de marto 2010 | |
14 | Hélène Carrère d'Encausse[1] | 13-a de decembro 1990 | Michel Déon | 28-a de novembro 1991 | |
15 | Frédéric Vitoux | 13-a de decembro 2001 | Michel Déon | 27-a de marto 2003 | |
16 | Valéry Giscard d'Estaing | 11-a de decembro 2003 | Jean-Marie Rouart | 16-a de decembro 2004 | |
17 | Érik Orsenna | 28-a de majo 1998 | Bertrand Poirot-Delpech | 17-a de junio 1999 | |
18 | Michel Serres | 29-a de marto 1990 | Bertrand Poirot-Delpech | 31-a de januaro 1991 | |
19 | Jean-Loup Dabadie | 10-a de aprilo 2008 | Frédéric Vitoux | 12-a de marto 2009 | |
20 | Angelo Rinaldi | 21-a de junio 2001 | Jean-François Deniau | 21-a de novembro 2002 | |
21 | Alain Finkielkraut | 10-a de aprilo 2014 | Pierre Nora | 28-a de januaro 2016 | |
22 | René de Obaldia | 24-a de junio 1999 | Bertrand Poirot-Delpech | 15-a de junio 2000 | |
23 | Pierre Rosenberg | 7-a de decembro 1995 | José Cabanis | 14-a de novembro 1996 | |
24 | (Max Gallo) | 31-a de majo 2007 | Alain Decaux | 31-a de januaro 2008 | [*] |
25 | Dominique Fernandez | 8-a de marto 2007 | Pierre-Jean Rémy | 13-a de decembro 2007 | [*] |
26 | Jean-Marie Rouart | 18-a de decembro 1997 | Hélène Carrère d'Encausse | 12-a de novembro 1998 | |
27 | Pierre Nora | 7-a de junio 2001 | René Rémond | 6-a de junio 2002 | |
28 | Jean-Christophe Rufin | 19-a de junio 2008 | Yves Pouliquen | 12-a de novembro 2009 | [*] |
29 | Amin Maalouf | 23-a de junio 2011 | Jean-Christophe Rufin | 14-a de junio 2012 | [*] |
30 | Danièle Sallenave | 7-a de aprilo 2011 | Dominique Fernandez | 29-a de marto 2012 | [*] |
31 | Michael Edwards | 21-a de februaro 2013 | Frédéric Vitoux | 22-a de majo 2014 | [*] |
32 | François Weyergans | 26-a de marto 2009 | Erik Orsenna | 16-a de junio 2011 | |
33 | Dominique Bona | 18-a de aprilo 2013 | Jean-Christophe Rufin | 23-a de oktobro 2014 | |
34 | François Cheng | 13-a de junio 2002 | Pierre-Jean Rémy | 19-a de junio 2003 | |
35 | Yves Pouliquen | 29-a de novembro 2001 | Michel Mohrt | 30-a de januaro 2003 | |
36 | Barbara Cassin | 3-a de majo 2018 | |||
37 | Vaka seĝo[N 1] | ||||
38 | Marc Lambron | 26-a de junio 2014 | Erik Orsema | 14-a de aprilo 2016 | [*] |
39 | Jean Clair | 22-a de majo 2008 | Marc Fumaroli | 18-a de junio 2009 | |
40 | Xavier Darcos | 13-a de junio 2013 | Jean-Loup Dabadie | 12-a de februaro 2015 | [*] |
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala interretejo de la Franca Akademio france
- Franca lingvo
- Vortaro de la Franca Akademio
- La senmortuloj
- Listo de la membroj france
- "The French Academy.", Le Bars, Jean. (1907). The Catholic Encyclopedia, Volume I. New York: Robert Appleton Company
- Historio de la Vortaro de la Franca Akademio
- Frankreichs Sprachritter[rompita ligilo] (La lingvoleĝistoj de Francio) germane
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Instituto de Francio
- Listo de la membroj de la Franca Akademio laŭ fotelo
- Lingva purismo
- Lingvopolitiko
- Premio Montyon
- Vortaro de la Franca Akademio
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Seĝo vaka de la morto de René Girard la 4-an de novembro 2015
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Hélène Carrère d'Encausse estis elektita dumviva sekretariino de la Akademio la 21-an de oktobro 1999.