Ŝvetambaroj
La Ŝvetambaroj (Sanskrito: श्वेताम्बर, śvetāmbara, blank-vestita) estas grupo en ĝajnismo.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Kvankam estas ankaŭ Ŝvetambaraj monaĥoj, Ŝvetambaroj estas grupo pli laika en la ĝajna komunumo. Kompare al la Digambaroj, ili reprezentas iom pli moderajn vidpunktojn. Sed ankaŭ la Ŝvetambaroj vivas, principe, laŭ la ordono de ahimsa (ne-perforto kaj respekto por ĉia vivaĵo). Por ne hazarde insekto mortigi insekton ili ofte havas blankan buŝ-protektilon aŭ balaas la teron aŭ plankon antaŭ paŝi sur ĝi.
El la postuloj de perforto kaj de nemovo rezultis, ke ĝajnoj estas plejparte en la 'sidaj', sed 'riĉulaj' profesioj, kiel komercistoj, juvelistoj ktp. Tiu fakto, kune kun plejparte asketa vivstilo, signifis ke multaj el la Ŝvetambara-familioj, iĝis tre riĉaj, kaj povis financi per multa mono lukse desegnitajn temploj kaj ilian restarigon (ekzemple en Mount Abu, en Ranakpur aŭ en Jaisalmer). Tiujn templojn eniras ankaŭ la Digambaroj.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Walther Schubring: Worte Mahaviras. Kritische Übersetzung aus dem Kanon der Jaina. Vandenhoeck & Ruprecht, Göttingen 1926. (Hrsg. Religionsgeschichtliche Kommission bei der Gesellschaft der Wissenschaft zu Göttingen, Quellen der Religionsgeschichte Gruppe 7, Band 14).
- Heinrich Zimmer: Philosophie und Religion Indiens. Suhrkamp, Frankfurt am Main 1973, ISBN 3-518-27626-3.
- Helmuth von Glasenapp: Der Jainismus. Eine indische Erlösungsreligion. Olms, Hildesheim 1984, ISBN 3-487-00628-6 (Suhrkamp Taschenbuch, Wissenschaft; 26).
- Franz Bätz: Heilige Berge, Tempelstädte und Asketen. Der Jainismus – eine lebendige Kultur Indiens. Weishaupt, Wolfsberg 1997, ISBN 3-7059-0049-8.
- Adelheid Mette: Die Erlösungslehre der Jaina: Legenden, Parabeln, Erzählungen. Verlag der Weltreligionen, Berlin 2010, ISBN 978-3-458-70023-4.