Saltu al enhavo

Ŝugiin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ŝugiin
衆議院
emblemo
malsupera ĉambro
elected legislative house (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 29-a de novembro 1890 vd
Lando(j) Japanio vd
Sidejo National Diet Building
Filioj Secretariat of the House of Representatives (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Retejo Oficiala retejo
Jura formo jura persono
vdr
plenkunsidejo de la japana "domo de reprezentantoj"

La Ŝugiin (japane 衆議院) estas la unua el du ĉambroj de la parlamento de Japanio, kaj ankaŭ nomatas "ĉambro de reprezentantoj" respektive "domo de reprezentantoj". Ĝi konsistas el 480 deputitoj kaj politike superas la duan parlamentan ĉambron, nomata Sangiin.

Ambaŭ parlamentaj ĉambroj ekfunkciis laŭ la konstitucio de la Japana Imperio (大日本帝國憲法) valida ekde la 29-a de novembro 1890, kaj post la Dua Mondmilito restrukturiĝis kadre de la konstitucio de la 3-a de majo 1947.