Ĉena reakcio
Aspekto
(Alidirektita el Ĉenreakcio)
En fiziko kaj kemio, ĉena reakcio estas reakcio, kiu estas vico de reakciaj eventoj ĉe kiuj produkto aŭ kromprodukto de la reakcio kaŭzas la sekvajn reakciajn eventojn. Ĝi estas sim-daŭriganta aŭ eĉ sin-amplifikanta ĉeno de eventoj.
- La neŭtrono-fisia nuklea ĉena reakcio: neŭtrono trafinta fisieblan atomon kaŭzas fision rezultigan pli grandan kvanton da neŭtronoj.
- En kemia reakcio de hidrogeno H2 kaj kloro Cl2, ĉiu paŝo de ĉena reakcio konsumas unu molekulon de H2 aŭ Cl2 kaj unu liberan radikalon Cl· aŭ H· respektive, produktante unu molekulon de klorohidrogena acido HCl kaj la alian liberan radikalan; tiel la ĉeno daŭriĝas kun alternaj specoj de la radikaloj.
- Elektrona lavango: kolizioj de liberaj elektronoj kun molekuloj de gaso aŭ kun metala surfaco en forta elektra kampo forbatas novajn liberajn elektronojn kiuj partoprenas en la procezo plu.