Ĉambra temperaturo
Aspekto
Laŭ populara parolmaniero, tio estas laŭ nescienca termino, ĉambra temperaturo estas la gamo de aeraj temperaturoj kiujn la homoj preferas por interna estado, kiam ili sentas sin komforte en tipaj hejmaj vestaĵoj. Laŭ difino en medicino, la gamo ĝenerale konsiderata taŭga por homa estado estas inter 15 gradoj Celsius (59 gradoj Fahrenheit) kaj 25 °C (77 ℉),[1] kvankam la homa komforto povas etendiĝi iom trans tiun gamon depende el faktoroj kiaj humideco kaj aercirkulado.[2] En kelkaj fakoj, kiel scienco kaj inĝenierado, kaj ene de partikulara kunteksto, "ĉambra temperaturo" povas havi variajn interkonsentitajn valorojn por temperaturo.