Saltu al enhavo

Vikipedio:Ĉefpaĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bonvenon al Vikipedio
La libera enciklopedio redaktebla de ĉiuj.

364 778 artikoloj en Esperanto
307 aktivaj redaktantoj
±595 000 unikaj vizitantoj monate (2024)

Artikolo de la Monato

Vido de la Gatun-kluzo

La Panama kanalo - ankaŭ nomata Panamkanalo kaj en la hispana Canal de Panamá - estas homfarita porŝipa kanalo tra la panama istmo (vidu Panamo kaj Panamurbo), por la internacia trafiko de ŝipoj inter oceanoj Atlantiko (tra la Kariba Maro) kaj Pacifiko. Ĝi estis finkonstruita en 1914. Ĝia longeco estas 77.1 aŭ 82 kilometroj, depende de la konsidero kaj mezuroj. De sia inaŭguro je la 15-a de aŭgusto de 1914, la kanalon trairis pli ol 815,000 ŝipoj en 2008. Ĉiujara trafiko altiĝis el ĉirkaŭ 1,000 ŝipoj en 1914, kiam la kanalo malfermiĝis, al 14,702 ŝipoj en 2008, tiuj lastaj mezure totalon de 309.6 milionoj da tunoj. La plej grandaj ŝipoj kiuj povas trapasi la kanalon nune estas nomataj Panamax. La Usona Societo de Civilaj Inĝenieroj nomigis la Panaman Kanalon unu el la sep mirindaĵoj de la moderna mondo.

plena artikolo ...

Lastaj artikoloj de la monato: Sankt-Peterburgo, Antequera, Israelo


Pri Vikipedio

Esperanta Vikipedio

Esperanta Vikipedio estas projekto de kunlabora enciklopedio, universala kaj plurlingva, kreita interrete laŭ la vikio-principo. Ĝi celas liveri en Esperanto liberan, objektivan kaj kontroleblan enhavon, kiun ĉiuj povas redakti.

La projekto estas difinita de la kvin principoj. La enhavo estas disponigata sub la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Samkondiĉe kaj oni povas kopii kaj reuzi ĝin sub la sama permesilo — eĉ por komercaj celoj — nur respektante la uzkondiĉojn.

Ĉiuj redaktantoj de Esperanta Vikipedio estas volontuloj. Ili partoprenas en la kunlaborema komunumo, sen estro, kie la anoj kunordigas siajn strebojn kadre de temaj projektoj kaj pluraj diskutejoj. Ili sekvas la bazajn regulojn establitajn de la komunumo, ekzemple kontrolebleco de la informo aŭ la menciindeco de la temo.

Inter la diversaj helpopaĝoj disponeblaj al uloj interesataj kontribui, estas la paĝoj, kiuj instruas kiel krei paĝonkiel redakti paĝon. Se vi havas demandojn, ne hezitu demandi.

Esperanto kaj Libera Scio

Esperanto kaj Libera Scio estas grupo de Esperanto-parolantaj vikimedianoj. Fondaĵo Vikimedio, kiu funkciigas libersciajn kunlaborajn projektojn inkluzive de la Vikipedio en Esperanto, rekonis ELiSon kiel sian oficialan uzantogrupon (Wikimedia User Group) la 4-an de aprilo 2013. Ĉefa celo de la grupo estas kunigi la Esperanto-parolantojn, kiuj kontribuas al Vikipedio kaj aliaj vikimediaj projektoj aŭ alimaniere deziras subteni liberan scion.

Bildo de la tago


Nuna Kunlaboraĵo

Atoma modelo de Rutherford.

La nuna kunlaboraĵo estas Atomo. Bonvolu kunlabori kun ni por levi ĝin al pli bonkvalita nivelo!

Kunlaboraĵo estas specifa temo, pri kiu ĝis nun ne ekzistas artikolo aŭ nur ĝermo. Per vasta redakta kunlaboro ni atingu artikolon (aŭ plurajn pri la temo) je nivelo de leginda artikolo aŭ eĉ je nivelo de elstara artikolo.

La projekto celas ŝtopi breĉojn en Vikipedio, fokusigi la intereson de la uzantoj kaj doni al ni ĉiuj ion, pri kio eblas fieri. Ĉiu ajn povas kandidatigi artikolon kaj voĉdoni por kandidato. Regule oni nombras la voĉojn kaj la venkinto havos la atenton de kontribuemuloj.

Vi povas voĉdoni aŭ proponi la postan kandidaton. Antaŭaj kunlaboraĵoj estis: Konektingo, Projekto:La Senpaĝulinoj, Starship (raketo)

Aktualaĵoj

15-a de januaro 2025
  • Palestino Israelo Hamaso kaj Israelo interkonsentas por batalĉeso kaj laŭgrada interŝanĝo de kidnapitoj kaj militkaptitoj post 15 militmonatoj kaj mortigo de pli ol 46 000 palestinanoj.
  • Sud-Koreio La sud-koreaj aŭtoritatoj finfine arestas la elpostenigitan prezidinton Yoon Suk-yeol post kelkaj tagoj de kunpusiĝo kontraŭ liaj sekvantoj.
9-a de januaro 2025
7-a de januaro 2025
  • Popola Respubliko Ĉinio Tertremo en Tingri, Tibeto, Ĉinio okazigis pli ol 125 mortojn kaj detruon de pli ol milo da domoj.
4-a de januaro 2025



Ĉu vi scias ke...?


Frataj projektoj
Vikipedio ekzistas danke al la Fondaĵo Vikimedio, ne-profit-cela organizaĵo, kiu administras projektojn plurlingve kaj libere:

Komunejo
Libera dosiera deponejo
Kovilo
Kovilo por novaj projektoj
Meta-Vikio
Projekto por kunordigo
Vikivortaro
Universala libera vortaro
Vikidatumoj
Libera datumbazo
Vikilibroj
Liberaj libroj por libera mondo
Vikinovaĵoj
Fonto de liberaj novaĵoj
Vikicitaro
Libera aro de citaĵoj
Vikifontaro
Libera biblioteko
Vikispecioj
Libera registro pri specioj
Vikiversitato
Libera universitato
Vikivojaĝo
Libera vojaĝa gvidilo
Vikifunkcioj
Katalogo de reuzeblaj funkcioj