Saltu al enhavo

Vikipedio:Ĉefpaĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bonvenon al Vikipedio
La libera enciklopedio redaktebla de ĉiuj.

367 513 artikoloj en Esperanto
310 aktivaj redaktantoj
±650 000 unikaj vizitantoj monate (2025)

Artikolo de la Monato

Paro de gekokoj

Koko (Gallus gallus domesticus) estas birdospecio kiu apartenas al la familio de fazanedoj kaj estas la plej konata ano de la genro Gallus, kiu enhavas ankaŭ la verdan kokon (Gallus varius) kaj malmultajn aliajn speciojn.

Ĝi estas bredata tradicie fare de homoj kiel kortbirdaro en multaj rasoj pro akiro de la viando kaj la ovoj. Kiel dombesto, ekzistas multaj specoj kun multegaj diversaj koloroj, formoj kaj specifoj. Nuntempe en Eŭropo ekzistas pli ol 180 konataj rasoj. En la tuta mondo ekzistas ankoraŭ multe pli da rasoj. Ĝi estas la plej multnombra birdospecio de la planedo, ĉar oni ĉirkaŭkalkulas, ke ĝi superas la 13 000 milionoj da ekzempleroj.

Ankaŭ la ovkoloroj varias, ekzistas ekzemple blankaj, brunaj, verdaj, ruĝaj kokinaj ovoj. Entreprenoj produktantaj viandaĵojn aŭ ovojn uzas plej ofte hibridajn rasojn. En Germanio ekzistas ĉirkaŭ 44 milionoj da kokinoj por produkti ovojn.

Tiu birdospecio estas ĉiomanĝanto kaj partikulare insektomanĝanto. Ties averaĝa vivodaŭro troviĝas inter 5 kaj 10 jaroj, depende de la raso.

plena artikolo ...

Lastaj artikoloj de la monato: La Bankedo de Jupille, Panama kanalo, Sankt-Peterburgo


Pri Vikipedio

Esperanta Vikipedio

Esperanta Vikipedio estas projekto de kunlabora enciklopedio, universala kaj plurlingva, kreita interrete laŭ la vikio-principo. Ĝi celas liveri en Esperanto liberan, objektivan kaj kontroleblan enhavon, kiun ĉiuj povas redakti.

La projekto estas difinita de la kvin principoj. La enhavo estas disponigata sub la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Samkondiĉe kaj oni povas kopii kaj reuzi ĝin sub la sama permesilo — eĉ por komercaj celoj — nur respektante la uzkondiĉojn.

Ĉiuj redaktantoj de Esperanta Vikipedio estas volontuloj. Ili partoprenas en la kunlaborema komunumo, sen estro, kie la anoj kunordigas siajn strebojn kadre de temaj projektoj kaj pluraj diskutejoj. Ili sekvas la bazajn regulojn establitajn de la komunumo, ekzemple kontrolebleco de la informo aŭ la menciindeco de la temo.

Inter la diversaj helpopaĝoj disponeblaj al uloj interesataj kontribui, estas la paĝoj, kiuj instruas kiel krei paĝonkiel redakti paĝon. Se vi havas demandojn, ne hezitu demandi.

Esperanto kaj Libera Scio

Esperanto kaj Libera Scio estas grupo de Esperanto-parolantaj vikimedianoj. Fondaĵo Vikimedio, kiu funkciigas libersciajn kunlaborajn projektojn inkluzive de la Vikipedio en Esperanto, rekonis ELiSon kiel sian oficialan uzantogrupon (Wikimedia User Group) la 4-an de aprilo 2013. Ĉefa celo de la grupo estas kunigi la Esperanto-parolantojn, kiuj kontribuas al Vikipedio kaj aliaj vikimediaj projektoj aŭ alimaniere deziras subteni liberan scion.

Bildo de la tago


Nuna Kunlaboraĵo

La nuna kunlaboraĵo estas Balota fraŭdo. Bonvolu kunlabori kun ni por levi ĝin al pli bonkvalita nivelo!

Kunlaboraĵo estas specifa temo, pri kiu ĝis nun ne ekzistas artikolo aŭ nur ĝermo. Per vasta redakta kunlaboro ni atingu artikolon (aŭ plurajn pri la temo) je nivelo de leginda artikolo aŭ eĉ je nivelo de elstara artikolo.

La projekto celas ŝtopi breĉojn en Vikipedio, fokusigi la intereson de la uzantoj kaj doni al ni ĉiuj ion, pri kio eblas fieri. Ĉiu ajn povas kandidatigi artikolon kaj voĉdoni por kandidato. Regule oni nombras la voĉojn kaj la venkinto havos la atenton de kontribuemuloj.

Vi povas voĉdoni aŭ proponi la postan kandidaton. Antaŭaj kunlaboraĵoj estis: Kronvirusa malsano de 2019, Atomo, Konektingo

Aktualaĵoj

10-a de marto 2025
9-a de marto 2025
  • Rumanio En Bukareŝto (Rumanio) komenciĝis amasaj protestoj post kiam la Centra Balotkomisiono rifuzis partoprenon en prezidenta baloto al la plej populara kandidato Călin Georgescu.
  • Sirio Jam oni atingis en kelkaj tagoj pli ol 1 300 mortoj en la marborda areo de Sirio ĉefe pro masakro de alavitoj fare de la nova reĝimo.
7-a de marto 2025
  • Sirio Pli ol 230 mortoj en la marborda areo de Sirio pro subpremado de alaŭitoj fare de la nova reĝimo kaj pro gerilaj ribeloj fare de sekvantoj de la antaŭa reĝimo.
23-a de februaro 2025
10-a de februaro 2025



Ĉu vi scias ke...?


Frataj projektoj
Vikipedio ekzistas danke al la Fondaĵo Vikimedio, ne-profit-cela organizaĵo, kiu administras projektojn plurlingve kaj libere:

Komunejo
Libera dosiera deponejo
Kovilo
Kovilo por novaj projektoj
Meta-Vikio
Projekto por kunordigo
Vikivortaro
Universala libera vortaro
Vikidatumoj
Libera datumbazo
Vikilibroj
Liberaj libroj por libera mondo
Vikinovaĵoj
Fonto de liberaj novaĵoj
Vikicitaro
Libera aro de citaĵoj
Vikifontaro
Libera biblioteko
Vikispecioj
Libera registro pri specioj
Vikiversitato
Libera universitato
Vikivojaĝo
Libera vojaĝa gvidilo
Vikifunkcioj
Katalogo de reuzeblaj funkcioj