Saltu al enhavo

Vikipedio:Ĉefpaĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bonvenon al Vikipedio
La libera enciklopedio redaktebla de ĉiuj.

371 108 artikoloj en Esperanto
327 aktivaj redaktantoj
±650 000 unikaj vizitantoj monate (2025)

Artikolo de la Monato

Fajro

Fajro estas fenomeno konsistanta en brulkonsumado de diversaj substancoj, kun produktado de lumo kaj varmo, krom de aliaj reagoproduktaĵoj. Kemie, ĝi estas rapida oksida reago nome brulo de ia materialo. Por havi fajron oni devas miksi oksidigontan kaj oksidigotan kemiaĵojn, kaj poste enmeti sufiĉe da energio por komenci ĝin - sed poste ĝi faras sian propran energion por daŭrigi sin. Pli malrapidaj oksidigaj procezoj kiaj rustiĝadodigestado ne estas inkluditaj en tiu difino.

Fajro en ties plej oftaj formoj povas rezulti en incendio, kio havas la eblon okazigi fizikan damaĝon pere de brulo. Fajro estas grava procezo kiu tuŝas ekologiajn sistemojn tra la tuta mondo. La pozitivaj efikoj de fajro estas stimulado de la kresko kaj eltenado de variaj ekologiaj sistemoj. Fajro estis uzata de homoj por kuirado, generado de varmo, lumo, signalado, kaj elpelado de diversaj forigendaĵoj, ĉu nedezirata bestaro, fiplantaro, neutilaj instalaĵoj ktp. La negativaj efikoj de fajro estas akcidentoj al vivo kaj posedaĵoj, atmosfera poluado, kaj akvo malpurigo.

plena artikolo ...

Lastaj artikoloj de la monato: Italio, Bohemiaj lumoj, Koko


Pri Vikipedio

Esperanta Vikipedio

Esperanta Vikipedio estas projekto de kunlabora enciklopedio, universala kaj plurlingva, kreita interrete laŭ la vikio-principo. Ĝi celas liveri en Esperanto liberan, objektivan kaj kontroleblan enhavon, kiun ĉiuj povas redakti.

La projekto estas difinita de la kvin principoj. La enhavo estas disponigata sub la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Samkondiĉe kaj oni povas kopii kaj reuzi ĝin sub la sama permesilo — eĉ por komercaj celoj — nur respektante la uzkondiĉojn.

Ĉiuj redaktantoj de Esperanta Vikipedio estas volontuloj. Ili partoprenas en la kunlaborema komunumo, sen estro, kie la anoj kunordigas siajn strebojn kadre de temaj projektoj kaj pluraj diskutejoj. Ili sekvas la bazajn regulojn establitajn de la komunumo, ekzemple kontrolebleco de la informo aŭ la menciindeco de la temo.

Inter la diversaj helpopaĝoj disponeblaj al uloj interesataj kontribui, estas la paĝoj, kiuj instruas kiel krei paĝonkiel redakti paĝon. Se vi havas demandojn, ne hezitu demandi.

Esperanto kaj Libera Scio

Esperanto kaj Libera Scio estas grupo de Esperanto-parolantaj vikimedianoj. Fondaĵo Vikimedio, kiu funkciigas libersciajn kunlaborajn projektojn inkluzive de la Vikipedio en Esperanto, rekonis ELiSon kiel sian oficialan uzantogrupon (Wikimedia User Group) la 4-an de aprilo 2013. Ĉefa celo de la grupo estas kunigi la Esperanto-parolantojn, kiuj kontribuas al Vikipedio kaj aliaj vikimediaj projektoj aŭ alimaniere deziras subteni liberan scion.

Bildo de la tago

« Anĝelo de la Nordo », skulptaĵo fare de Antony Gormley kaj lokita en Gateshead, Anglio.
« Anĝelo de la Nordo », skulptaĵo fare de Antony Gormley kaj lokita en Gateshead, Anglio.


Nuna Kunlaboraĵo

Mondpopulacio kun taksoj pri la estonteco

La nuna kunlaboraĵo estas Monda loĝantaro. Bonvolu kunlabori kun ni por levi ĝin al pli bonkvalita nivelo!

Kunlaboraĵo estas specifa temo, pri kiu ĝis nun ne ekzistas artikolo aŭ nur ĝermo. Per vasta redakta kunlaboro ni atingu artikolon (aŭ plurajn pri la temo) je nivelo de leginda artikolo aŭ eĉ je nivelo de elstara artikolo.

La projekto celas ŝtopi breĉojn en Vikipedio, fokusigi la intereson de la uzantoj kaj doni al ni ĉiuj ion, pri kio eblas fieri. Ĉiu ajn povas kandidatigi artikolon kaj voĉdoni por kandidato. Regule oni nombras la voĉojn kaj la venkinto havos la atenton de kontribuemuloj.

Vi povas voĉdoni aŭ proponi la postan kandidaton. Antaŭaj kunlaboraĵoj estis: Projekto:Aŭdioartikoloj, Balota fraŭdo, Kronvirusa malsano de 2019

Aktualaĵoj

29-a de majo 2025
  • Niĝerio Almenaŭ 150 mortoj pro inundoj en Kpege, Mokwa, subŝtato Niĝero, Niĝerio.
24-a de majo 2025
  • Haitio En la lasta semajno armita bando masakris ĉirkaŭ 50 homojn (el kiuj kelkaj estis senkapigitaj aŭ bruligitaj) en Préval, Haitio, kadre de ĝeneraligita perfortado inter bandoj kaj loĝlokoj.
18-a de majo 2025
17-a de majo 2025
13-a de majo 2025
9-a de majo 2025



Ĉu vi scias ke...?

Frataj projektoj
Vikipedio ekzistas danke al la Fondaĵo Vikimedio, ne-profit-cela organizaĵo, kiu administras projektojn plurlingve kaj libere:

Komunejo
Libera dosiera deponejo
Kovilo
Kovilo por novaj projektoj
Meta-Vikio
Projekto por kunordigo
Vikivortaro
Universala libera vortaro
Vikidatumoj
Libera datumbazo
Vikilibroj
Liberaj libroj por libera mondo
Vikinovaĵoj
Fonto de liberaj novaĵoj
Vikicitaro
Libera aro de citaĵoj
Vikifontaro
Libera biblioteko
Vikispecioj
Libera registro pri specioj
Vikiversitato
Libera universitato
Vikivojaĝo
Libera vojaĝa gvidilo
Vikifunkcioj
Katalogo de reuzeblaj funkcioj