Mihály Kubinszky (arkitekto)
Mihály Kubinszky | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 17-an de septembro 1927 en Sopron |
Morto | 17-an de oktobro 2016 (89-jaraĝa) en Sopron |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Alma mater | Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto (–1950) ![]() |
Okupo | |
Okupo | arkitekto universitata instruisto verkisto de nefikcio fotisto ![]() |
Mihály Kubinszky [mihAj kubinski], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kubinszky Mihály estis hungara arkitekto, altlerneja instruisto, arkitektura kaj prifervoja historiisto, fotisto.
Mihály Kubinszky[1] naskiĝis la 17-an de septembro 1927 en Sopron, li mortis la 17-an de oktobro 2016 en Sopron.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Mihály Kubinszky maturiĝis en Budapeŝto en 1945, poste li akiris arkitekturan diplomon en Teknikuniversitato de Budapeŝto en 1950. En la sama jaro li edziĝis, poste 3 infanoj naskiĝis. Post la diplomo li laboris en Sopron en ŝtata entrepreno. Ekde 1957 li estis asistanto en Minada kaj Arbarkultura Altlernejo (Sopron), poste lektoro (1960-1963), docento (1963-1976), profesoro (1976-1995), katedrestro (1978-1995), rektoro (1975-1981). Intertempe li kandidatiĝis en 1960, doktoriĝis en 1974 ĉe la Hungara Scienca Akademio. Li pensiuliĝis en 1996. Li interesiĝis ankaŭ pri la fervojo, dum jardekoj li kontribuis pri tio, eĉ liaj fervojaj fotoj estas jam unikaj nuntempe. Li ricevis premiojn inter 1966-2003.
Elektitaj planitaj konstruaĵoj
[redakti | redakti fonton]- lignouzino (Sopron)
- sukeruzino (Petőháza)
- kazerno (Fertőd)
- partopreno 15 jarojn en restaŭrado Kastelo Esterházy (Fertőd)
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- A XIX. század építészetének szerkezeti újításai (1961)
- A századforduló építészelmélete (disertaĵo, 1974)
- Régi magyar vasútállomások (1983, ankaŭ germane)
- Táj+építészet (studenta lernolibro, 1995)
- Alpár Ignác élete és munkássága (kunaŭtoro, 2005)
- Az én vasutam. Egy vasútbarát építész emlékei és képei (2012)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2020-12-04 per la retarkivo Wayback Machine