Saltu al enhavo

Listo de la 72 nomoj sur la Eiffel-Turo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el La 72 nomoj sur Eiffel-turo)
Pozicio de la gravuraĵoj
Pligrandigo de la supra bildo

La konstruinto de la Eiffel-turo (Alexandre Gustave Eiffel) gravurigis la nomojn de 72 eminentuloj (ĉefe sciencistoj) de sia tempo en la turon. Krom unu denaska italo (Lagrange) kaj unu sviso (Breguet) ĉiuj estas francaj. Ĉiuj estas viroj.

La nomoj troviĝas supre en la unua etaĝo, skribitaj en oraj literoj. Komence de la 20-a jarcento ili estis superpentritaj kaj restis tiel apenaŭ videblaj ĝis la restaŭrado 1986/1987 far la Société nouvelle d'exploitation de la tour Eiffel (SNTE).

  1. SeguinMarc Seguin, maŝinkonstruisto
  2. LalandeJérôme Lalande, astronomiisto
  3. TrescaHenri Tresca, inĝeniero kaj maŝinkonstruisto
  4. PonceletJean-Victor Poncelet, geometro
  5. BresseJacques Antoine Charles Bresse, matematikisto
  6. LagrangeJoseph-Louis de Lagrange, matematikisto
  7. BelangerJean-Baptiste-Charles-Joseph Bélanger, matematikisto
  8. CuvierGeorges Cuvier, natursciencisto
  9. LaplacePierre-Simon Laplace, matematikisto kaj astronomiisto
  10. DulongPierre Louis Dulong, fizikisto
  11. ChaslesMichel Chasles, geometriisto
  12. LavoisierAntoine Lavoisier, kemiisto
  13. AmpèreAndré Marie Ampère, matematikisto kaj fizikisto
  14. ChevreulMichel-Eugène Chevreul, kemiisto
  15. FlachatEugène Flachat, inĝeniero
  16. NavierClaude Louis Marie Henri Navier, matematikisto
  17. LegendreAdrien-Marie Legendre, geometriisto
  18. ChaptalJean-Antoine Chaptal, agronomiisto kaj kemiisto
  19. JaminJules Célestin Jamin, fizikisto
  20. Gay-LussacJoseph Louis Gay-Lussac, kemiisto
  21. FizeauHippolyte Fizeau, fizikisto
  22. SchneiderJacques Schneider, industriisto
  23. Le ChatelierHenry Le Chatelier, kemiisto, fizikisto
  24. BerthierPierre Berthier, mineralogiisto
  25. BarralJean-Augustin Barral, agronomiisto kaj kemiisto, fizikisto
  26. De DionAlbert de Dion, inĝeniero
  27. GoüinErnest Goüin, inĝeniero kaj industriisto
  28. JousselinAlexandre Louis Jousselin, inĝeniero
  29. BrocaPaul Broca, kirurgiisto kaj antropologiisto
  30. BecquerelAntoine César Becquerel, fizikisto
  31. CoriolisGaspard Gustave de Coriolis, matematikisto
  32. CailJean-François Cail, industriisto
  33. TrigerJacques Triger, inĝeniero
  34. GiffardHenri Giffard, inĝeniero
  35. PerrierFrançois Perrier, geografiisto kaj matematikisto
  36. SturmCharles-François Sturm, matematikisto
  37. CauchyAugustin Louis Cauchy, matematikisto
  38. BelgrandEugene Belgrand, inĝeniero
  39. RegnaultHenri Victor Regnault, kemiisto, fizikisto
  40. FresnelAugustin-Jean Fresnel, fizikisto
  41. De PronyGaspard de Prony, inĝeniero
  42. VicatLouis Vicat, inĝeniero
  43. EbelmenJean-Jacques Ebelmen, kemiisto
  44. CoulombCharles-Augustin de Coulomb, fizikisto
  45. PoinsotLouis Poinsot, matematikisto
  46. FoucaultLéon Foucault, fizikisto
  47. DelaunayCharles-Eugène Delaunay, astronomiisto
  48. MorinArthur Morin, matematikisto kaj fizikisto
  49. HaüyRené-Just Haüy, mineralogiisto
  50. CombesÉmile Combes, inĝeniero kaj metalurgiisto
  51. ThénardLouis Jacques Thénard, kemiisto
  52. AragoFrançois Arago, astronomiisto kaj fizikisto
  53. PoissonSiméon Denis Poisson, matematikisto
  54. MongeGaspard Monge, geometriisto
  55. PetietJules Petiet, inĝeniero
  56. DaguerreLouis Jacques Mandé Daguerre, pentristo kaj fizikisto
  57. WurtzCharles-Adolphe Wurtz, kemiisto
  58. Le VerrierUrbain Le Verrier, astronomiisto
  59. PerdonnetAlbert Auguste Perdonnet, inĝeniero
  60. DelambreJean Baptiste Joseph Delambre, astronomiisto
  61. MalusEtienne-Louis Malus, fizikisto
  62. BreguetAbraham Louis Breguet, horloĝisto kaj inventisto
  63. PolonceauCamille Polonceau, inĝeniero
  64. DumasJean Baptiste Dumas, kemiisto
  65. ClapeyronBenoît Clapeyron, inĝeniero
  66. BordaJean-Charles de Borda, matematikisto
  67. FourierJean Baptiste Joseph Fourier, matematikisto
  68. BichatMarie François Xavier Bichat, anatomiisto kaj fiziologiisto
  69. SauvageFrédéric Sauvage, maŝinkonstruisto
  70. PelouzeThéophile-Jules Pelouze, kemiisto
  71. CarnotNicolas Léonard Sadi Carnot, fizikisto
  72. LaméGabriel Lamé, geometriisto

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]