Januaro de 2008
Aspekto
(Alidirektita el Januaro 2008)
januaro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | ||
6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 |
13 | 14 | 15 | 16 | 17 | 18 | 19 |
20 | 21 | 22 | 23 | 24 | 25 | 26 |
27 | 28 | 29 | 30 | 31 | ||
aranĝo de 2025 tagoj |
Jen listo de okazaĵoj en januaro 2008.
31-a de januaro
[redakti | redakti fonton]- En Istanbulo eksplodis metiejo, produktanta fajraĵojn. Mortis 17 personoj, multaj vundiĝis. Estas damaĝitaj domoj kaj aŭtoj.
30-a de januaro
[redakti | redakti fonton]- Komenciĝis la fama karnavalo en Rio de Janeiro.
27-a de januaro
[redakti | redakti fonton]- Suharto, iama prezidento-diktatoro de Indonezio, mortis.
- En Kalifornia hospitalo mortis usona esperantisto Don Harlow, fondinto de la Reta kolekto de Esperanto-literaturo Arkivigite je 2008-02-13 per la retarkivo Wayback Machine.
26-a de januaro
[redakti | redakti fonton]- Mortis George Habash, fondinto de PFLP.
23-a de januaro
[redakti | redakti fonton]- Katastrofo de la armea aviadilo en Mirosławiec, Pollando. Mortis 20 homoj. Mortintoj estis altrangaj oficiroj. Prezidento Lech Kaczyński enkondukis en Pollando nacian funebran tempon.
- Hamas-aktivistoj eksplodigas fermurojn inter la Gaza-strio kaj Egiptio. Dekmiloj inundas la najbaran landon por aĉeti ĉion eblan, kion la israela blokado malpermesas liveri en la Gaza-strion.
22-a de januaro
[redakti | redakti fonton]- Mortis Claude Piron (La funebra meso estos celebrita en la katolika kapelo en Gland VD, Svislando, la 25-an de januaro je la 16-a horo.)
21-a de januaro
[redakti | redakti fonton]- Forpasis Marie Smith Jones, la lasta parolanto de la ejaka lingvo.
18-an de januaro
[redakti | redakti fonton]- Mortis Bobby Fischer, fama usona-islanda ŝakisto.
14-an de januaro
[redakti | redakti fonton]13-an de januaro
[redakti | redakti fonton]- En Pollando kaj ekster ĝi la agado Wielka Orkiestra Świątecznej Pomocy (La Granda Orkestro de la Festa Helpo) de Jerzy Owsiak kolektis dum unu tago 30 milionojn PLN (ĉ. 13 milionoj USD) por infanoj kun laringologiaj malsanoj. La sumo estas rekorda por tiu agado (oni kolektis du milionojn PLN pli ol en la 2007 jaro).
11-an de januaro
[redakti | redakti fonton]- Okazis la unua historia flugo per aviadilo inter Aŭstralio kaj Antarkto. La aviadilo alteriĝas kaj malalteriĝas sur glacio. Nur uzos ĝin sciencistoj.
10-a de januaro
[redakti | redakti fonton]- Matsushita publikigis ke ĝi ŝanĝos sian nomon al Panasonic (ĝia varomarko) je 1-a de oktobro.
9-a de januaro
[redakti | redakti fonton]- Mortis Takasugi Ichiro, japana esperantisto kaj tradukisto, pro akuta koropaneo.
6-a de januaro
[redakti | redakti fonton]- Miĥeil Saakaŝvili estis reelektita kiel prezidanto de Kartvelio apoge de 52.21% de elektantoj. La opozicio malkonsentas kaj opinias ke la registaro antaŭe fiksis la elekton.
4-a de januaro
[redakti | redakti fonton]- Suspendita la 30-a Ralio Dakaro pro terorismaj minacoj faritaj de la magreba Al-Kaida.
1-a de januaro
[redakti | redakti fonton]- Portugalio transdonas la prezidantecon de la Eŭropa Unio al Slovenio, kiu estas la unua lando eŭropa ekskomunista kun tiu respondeco.
- Almenaŭ 12 personoj mortis ĉe incendio de preĝejo en Kenjo dum violentaj agoj okazas post la nacia baloto.
- Respubliko Kipro kaj Malto eniras Eŭro-zonon.