Aranjuez
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Aranjuez (stacidomo). |
Aranjuez | |||||
---|---|---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
Statuso | Urbo | ||||
Lando | Hispanio | ||||
Provinco | Madrida Regiono | ||||
| |||||
Poŝtkodo | 28300 • 28310 • 28312 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 55 755 (2011) | ||||
Loĝdenso | 310 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Koordinatoj | 40°2′10″N 3°36′18″U / 40.03611°N, 3.605°U (mapo) Koordinatoj: 40°2′10″N 3°36′18″U / 40.03611°N, 3.605°U (mapo) | ||||
Alto | 495 m | ||||
Areo | 189.1 km² | ||||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Aranjuez [+] | |||||
Aranjuez (antikva latina nomo Ara Jovis) estas urbo en mezo de Hispanio, en provinco Madrido, sur riverbordo de Tajo, proksime al riverdelto de Jarama.
Laŭ la stato de 2024 en la urbo vivis 62 292 loĝantoj sur areo de 201,11 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 310 loĝantoj/km².
La urbo estis fondita en la romia epoko, ĝi iĝis dum la mezepoko sidejo de la templanoj de Sankta Jakobo (Santiago) (1387–1409). La urbo iĝis en la 17-a jc. somera rezidejo kaj ĉasejo de la reĝo. Ĉ. 1750, Fernando la 6-a konstruigis ĝin, sed tio sukcesis fine en 1778 ĉar okazis plurfoje incendioj en la reĝa palaco. El la 17a al la 19-a de marto de 1808 okazis la Insurekcio de Aranjuez.
La urbo posedas grandan kolektaĵon de artaĵoj, la kastelo Casita del Labrador konstruigis Karlo la 4-a, kiu abdikis la tronon ĝuste tie en 1808.
Aranjuez situas sude je 47 km de Madrido apud ĉefa fervojlinio. Ĝi estas centro de riĉa terkultiva regiono, kie oni kultivas ĉefe asparago kaj frago kaj bredas ĉevalojn.
La submunicipo Algodor apartenas al Aranjuez.
La monumenta ensemblo de la Kultura Pejzaĝo de Aranjuez konsistas el la Reĝa Palaco de Aranjuez kaj la Ĝardeno de la Insulo, la urba areo kaj la Ĝardeno de la Princo.