Aŭstria Popola Partio
Aŭstria Popola Partio | |||||
---|---|---|---|---|---|
partio | |||||
Komenco | 17-a de aprilo 1945 vd | ||||
Antaŭe | Kristansociala partio vd | ||||
Lando(j) | Aŭstrio vd | ||||
Sidejo | Vieno | ||||
Ideologio | |||||
Ĝenerala(j) Sekretario(j) |
Axel Melchior (en) vd | ||||
Filioj | ÖVP Carinthia (en) Österreichischer Wirtschaftsbund (en) vd | ||||
| |||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
Österreichische Volkspartei (Aŭstria Popola Partio), mallongigote ÖVP, estas unu el du grandaj partioj de Aŭstrio. ÖVP konsistas el 3 ligoj: "Aŭstria Ligo de Gelaboristoj kaj Laborprenantoj" (ÖAAB - www.oeaab.com), "Ligo de Kamparanoj" kaj "Ekonomia Ligo".
ÖVP estas kristan-konservativa, burĝa partio. Ĝi estas grava forto kaj en la Nacia Konsilio kaj la Federacia Konsilio, la du ĉambroj de la parlamento de Aŭstrio. Dum multaj jaroj ĝi partoprenis la registaron en koalicio kun la Socialdemokratia Partio.
Ĝi venkis en la balotoj de la jaro 2017, kaj ĝia prezidanto Sebastian Kurz fariĝis ĉefministro, post atingo de interkonsento kun la ekstremdekstra Freiheitliche Partei Österreichs. Post skandalo de tiu ĉi partio, li kunvokis noman elekton en 2019, kie la partio denove venkis kaj formis registaron ĉifoje kun la ekologiisma partio La Verduloj – La Verda Alternativo. Ses el la naŭ landestroj de Aŭstrujo (en Malsupra Aŭstrujo, Supra Aŭstrujo, Salcburgio, Tirolo, Vorarlbergo, kaj Stirio) estas membroj de ÖVP.
Antaŭula organizo estis, inter 1891 kaj 1934, iel la Kristan-Sociala Partio de Aŭstrujo (CSP). Inter 1975 kaj 1979 estis ĝia partiestro la ekonomikisto Josef Taus.