UK 1993
Aspekto
(Alidirektita el 78-a UK 1993)
UK 1993 | ||
---|---|---|
Loko | Valencio, Hispanio | |
Ekde | 24-a de julio 1993 | |
Ĝis | 31-a de julio 1993 | |
← Antaŭa | Sekva → | |
La 78-a Universala Kongreso de Esperanto okazis de la 24-a ĝis 31-a de julio 1993 en Valencio, Hispanio. Ĝi havis 1 863 partoprenantojn.
Kongresa simbolo
[redakti | redakti fonton]La kongresa simbolo, bildigita dekstre, kombinis la verdan Esperanto-stelon kun oranĝo, tiel ke la steleroj ankaŭ povus esti apudfruktaj verdaj folioj: ja la regiono Valencilando aparte konatas pro kultivo de organĝoj. Iom similan kombinon cetere ankaŭ jam uzis la simbolo de la IJK 1986 (bildigon vidu en ties artikolo) en Israelo. Krome la simbolo de la Valencia UK aludis al la ondoj de la proksima Mediteranea Maro.