18-a de oktobro
Aspekto
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
oktobro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
oktobro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | ||
6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 |
13 | 14 | 15 | 16 | 17 | 18 | 19 |
20 | 21 | 22 | 23 | 24 | 25 | 26 |
27 | 28 | 29 | 30 | 31 | ||
aranĝo de 2025 tagoj |
La 18-a de oktobro estas la 291-a tago de la jaro (la 292-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 74 tagoj restas.
Je la 18-a de oktobro okazis, interalie:
Eventoj
[redakti | redakti fonton]- 320: Greka matematikisto kaj filozofo Papo de Aleksandrio observis sunan eklipson kaj verkis komentarion en Almagesto
- 1009: Baziliko de la Sankta Tombo en Jerusalemo estis detruita de Fatimida kaliflando
- 1210: Papo Inocento la 3-a ekskomunikis imperiestron Otton la 4-a
- 1239: Mongol-tataraj trupoj okupis Ĉernihivon
- 1330: Kujavio: apud sieĝata kastelo fare de pola reĝo Władysław Łokietek, armistico kun la Ordeno de germanaj kavaliroj ĉesigis kujavian militon
- 1356: Tertremo de Bazelo - sentebla en Okcidenta Eŭropo kaj Mezeŭropo
- 1386: Germanio: Rupreĥto la 1-a fondis Universitaton de Hajdelbergo
- 1502: Frederiko la 3-a fondis Universitaton de Wittenberg
- 1519: Masakro de Ĉolula fare de hispanaj konkerantoj en Meksiko
- 1534: Nokte de la 17-a/18-a de oktobro sur la stratoj de Parizo, Tours, Orléans, Blois kaj Amboise oni alkroĉis afiŝojn negantaj signifon de katolika meso - reformacio en Francio komencita
- 1558: Pola reĝo Sigismondo la 2-a iniciatis unuan internacian poŝtan ligon inter Krakovo kaj Venecio - komenco de la pola poŝto
- 1587: Filipinaj maristoj elŝipiĝis el Manila galiono en la hodiaŭan Morro Bay - unua dokumentita alveno de azianoj al Ameriko
- 1596: Ekumenismo: en ortodoksa preĝejo de Sankta Nikolao en Bresto katolikoj kaj ortodoksuloj kreis la Brestan religian union
- 1648: Ŝuistoj en Bostono fondis unuan sindikaton en Usono
- 1685: Edikto de Fontainebleau: franca reĝo Ludoviko la 14-a nuligis Nantan edikton, protektantan protestantojn
- 1715: Granda Nordia Milito: dana-prusa-saksa armeoj komencis sieĝon de tiam sveda Stralsund
- 1797: Traktato de Campo Formio estis subskribita inter Unua Franca Respubliko kaj Aŭstrio-Hungario
- 1810: Altlernejo Scuola Normale Superiore di Pisa fondita de Napoleono Bonaparte en Italio
- 1815: Ekestis Respubliko Krakovo, kreita de la Viena Kongreso
- 1818: Reĝo de Prusio Frederiko Vilhelmo la 3-a fondis Bonnan universitaton
- 1851: En Londono aperis romano Moby-Dick de Herman Melville
- 1860: Ĉinio akceptis Pekinan Traktaton - fino de la dua opia milito
- 1861: Kenigsbergo: Vilhelmo la 1-a kroniĝis kiel reĝo de la Reĝlando Prusio
- 1867: Vendo de Alasko: Alasko oficiale transprenita de Usono kontraŭ 7 200 000 usonaj dolaroj, pagitaj al la Rusia Imperio
- 1870: Usonano Benjamin Tilghman patentis sabloŝprucigon
- 1875: Kanada-usona astronomo James Craig Watson malkovris asteroidon Nuvao
- 1880: fondiĝis Juneau, nuna ĉefurbo de Alasko
- 1890: Namibio: Vindhuko fondiĝis (la nuna ĉefurbo)
- 1896: En "New York Journal-American" aperis unua bildliteraturaĵo
- 1896: En la hotelo "Sub la nigra ĉevalo" kompanio General Electric montris unuan filman prezentadon en Prago
- 1898: Usono aneksis Porto-Rikon
- 1904: En Kolonjo okazis premiero de la 5-a simfonio de Gustav Mahler
- 1906: Egaleco antaŭ la leĝo en la socio estis proklamita en la Rusia Imperio
- 1908: Belga parlamento proklamis anekson de la Libera Ŝtato Kongo
- 1910: Sur la insulo Ponape eksplodis ribelo kontraŭ germanaj koloniistoj
- 1912: Itala-turka milito finiĝis - rezulte de tio Turkio perdis Libion - grekoj gajnis Cyrenaican kaj Tripolion, sed ne redonis Dodekanesojn
- 1913: En Leipzig oni inaŭguris Monumenton por la Batalo de Leipzig
- Unua Mondmilito
- 1914: Germana submarŝipo U-27 sinkigis en la Norda Maro britan submarŝipon HMS E3 kun 28-persona skiparo; pola Puławy-Legio formiĝis — subigita al rusa komando
- Soveta-Pola Milito:
- 1921: Krimea ASSR estas fondita
- 1922: Radiofonio: en Brita imperio fondiĝis BBC
- 1929: Juĝa Komitato de la Privata Konsilio decidis, ke virinoj rajtas sidi en la Senato de Kanado
- 1933: En la urbo Moringen apud Hanovro Nacisocialisma Germana Laborista Partio fondis unuan koncentrejon por virinoj
- Dua Mondmilito
- 1939: germana polico pafmortigis en Brodnica 3 personojn sub la riproĉo posedi armilon, kaj en la unua en okupata Pollando nazia-germana ekstermejo Fort VII en Poznan oni pafekzekutis 9 polojn; okupaciaj regopovoj en Silezio malpermesis al poloj posedi telefonojn kaj limigis nutradon laŭ manĝoregistriloj; germana polico arestis en Distrikto Włocławek 119 polajn instruistojn; germanoj komencis amasan deportadon de la pola loĝantaro de Gdynia; en Vilno fondiĝis konspira skolta organizaĵo; Okupacio de baltaj ŝtatoj: Ruĝa Armeo invadis Estonion surbaze de devigita pakto pri reciproka helpo; Skandinavio: dutaga renkonto de ŝtatestroj kaj ministroj pri eksterlandaj aferoj en Stokholmo komencita; en Parizo pola ekzila registaro protestis pri soveta-litova pakto de la 10-a de oktobro; episkopo Józef Gawlina iĝis Kampa Episkopo de Polaj Armitaj Fortoj en Okcidento
- 1940: Regopovoj de Ĝenerala Gubernio konfiskis polan filman aparataron; en okupita de Sovetunio Lvovo "Czerwony Sztandar" (Ruĝa Standardo) raportis pri manifestacio okaze de ekkonstruota monumento al Lenin; bulgara caro Boriso la 3-a malkonsentis kunlaboron kun Italio pri agreso kontraŭ Grekio; post 3 monatoj britoj malfermis "birman vojon", per kiu oni ektransportis armilojn al Ĉinio
- 1941: de Berlina fervoja stacidomo Grunewald foriris al Lodzo transporto de judoj; al Britio alvenas de Windsor el Kanado la unua grupo de polaj volontuloj (1 oficiro kaj 149 soldatoj); en Tokio estis arestita sovetia spiono Richard Sorge; Orienta Fronto: centradirekte germanoj kelkloke rompis Defend-Linion de Moĵajsko okupante Malojaroslavec kaj Moĵajskon
- 1942: Operaco Reinhardt: germanoj likvidis geton en Bresto — parton de judoj oni murdis surloke, kaj parton en Bresta regiono; Militkrimo: sekreta direktivo n-ro 46 de Adolf Hitler pri likvido de ĉiuj malliberuloj koncerne specialajn fortojn kaj paraŝutistojn en Eŭropo kaj Afriko
- 1943: Militkrimoj: nokte de la 17-a/18-a de oktobro okazis unu el la plej grandaj ekzekutoj en la historio de varsovia enketa malliberejo Pawiak — ĉ. 600 nudajn enprizonigitojn germanoj forkondukis en grupoj kaj pafmortigis per mitraloj sur la stratoj Pawia kaj Dzielna; en la dua masakro de vilaĝo Gadka (distrikto Starachowice) 9 personoj estis pafmortigitaj, kaj en distrikto Miechów germanaj ĝendarmoj pafmortigis 12 gejunulojn; Pola Rezistomovado: formiĝis Memstara Sturma Bataliono, kiu iĝis ĝermo de la Korpuso pri Interna Sekureco; Aliancanoj: en Moskvo komenciĝis konferenco de la ministroj pri eksterlandaj aferoj por batali kontraŭ akspovoj; nokte de la 18-a/19-a de oktobro Bomba Korpuso de RAF atakis Hanovron
- 1944: Pola Rezistomovado: kompanio de la Pola Enlanda Armeo de leŭtenanto Fryderyk Serafiński mortigis 28 soldatojn de la Rusa Liberiga Armeo; regimento de EA kun taĉmento de sovetaj partizanoj batalis defende de vilaĝo Ochotnica en distrikto Nowotarski; Ruĝa Armeo transpaŝis Vereckan montpasejon kaj eniris la teritorion de Ĉeĥoslovakio liberigante Jasinja, Raĥiv kaj Uĵok; Balkana Fronto: en Dalmatio jugoslava armeo liberigis Dubrovnik; germanoj marvoje evakuis sian garnizonon sur Lemnos; Registaro de Nacia Unueco revenis de Proksima Oriento al Ateno kaj ĉefministro Georgios Papandreou denove hisis grekan flagon sur Akropolo; Okcidenta Fronto: generalo Dwight D. Eisenhower decidis en Bruselo, ke la plej grava tasko estas atingeblo de la haveno en Antverpeno kaj poste marŝo al Rejno; Itala Fronto: pola Infanteria Divizio el Orientaj Limregionoj ekregis urbeton Galatea; en Tria Regno: oni publikigis dekreton pri kreo de Volkssturm
- 1945: Sovetunio ricevis planojn por la usona atombombo de Klaus Fuchs, germana fizikisto kaj soveta spiono en la projekto Manhattan
- 1949: Pollando agnoskis Germanan Demokratian Respublikon
- 1954: Usona firmao Texas Instruments enmerkatigis unuan transistoran poŝradioricevilon
- 1956: Dua soveta okupado de Pollando: nokte de la 18-a/19-a de oktobro sovetaj trupoj direktiĝis de Legnica kaj Borne Sulinowo al Varsovio — regopovoj sur Moskva Kremlo tiamaniere volis influi politikajn decidojn, ligitajn kun ŝanĝoj en la gvidantaro de komunista Pola Unuiĝinta Laborista Partio
- 1962: Post pluraj tagoj de pluvegoj, Skopjon inundis rivero Vardar — sen viktimoj, sed kun granda materiala damaĝo
- 1976: En Krakovo post restaŭro oni inaŭguris Grunwaldan Monumenton, fonditan en 1910 de Ignacy Paderewski, detruitan de germanoj dum la dua mondmilito
- 1977: Eŭropa Revizora Kortumo establiĝis en Luksemburgo
- 1977: Teroristoj de la Frakcio de Ruĝa Armeo Andreas Baader, Gudrun Eusslin kaj Jan-Carl Raspe, kondamnitaj en Okcidenta Germanio, sinmortigis en malliberejo
- 1980: En Varsovio reprezentantoj de Fondaj Komitatoj de la Sendependa Asocio de Studentoj voĉdonis statuton kaj elektis gvidantaron
- 1981: Tutgrekia Socialista Movado gajnis parlamentan balotadon
- 1981: Ministro pri defendo kaj ĉefministro de Pola Popola Respubliko generalo Wojciech Jaruzelski iĝis unua sekretario de Centra Komitato de Pola Unuiĝinta Laborista Partio
- 1989: Kosmoesploro: usona kosmosondilo Galileo estis lanĉita, destinita por esploro de Jupitero, ties naturaj satelitoj kaj Jupiteraj ringoj
- Revolucioj de 1989
- Hungara parlamento voĉdonis pri ŝanĝoj en la konstitucio, forigante de ĝi komunismajn elementojn
- Turniĝo: en Germana Demokratia Respubliko estis devigita demisii ties gvidanto Erich Honecker, lia posteulo iĝas Egon Krenz
- 1991: Azerbajĝano proklamis sendependecon (de Sovetunio)
- 1991: Belorusa parlamento aprobis leĝon pri civitaneco
- 1995: Sudafrika kanadano Theo de Raadt kreis operaciumon OpenBSD
- 1999: Lige al armea transpreno de la regopovo en Pakistano ĝi estis suspendita pri membrorajtoj en la Komunumo de Nacioj
- 2007: Lanĉo de Ubuntu 7.10, nomita Gutsy Gibbon
- 2007: Pakistano: estinta ĉefministrino Benazir Bhutto revenis el ekzilo - la saman tagon okazis du atencoj kontraŭ ŝi, en kiuj pereis pli ol 130 personoj
- 2009: Jenson Button iĝis mondĉampiono de Formulo 1
- 2009: En Budapeŝto oni inaŭguris unuan en Hungario monumenton al la sanktulino Jadviga, la reĝino de Pollando
- 2011: Kidnapita 5 jarojn pli frue de palestinanoj, israela soldato Gilad Ŝalit estis liberigita interŝanĝe kontraŭ 1027 palestinanojn
- Invado de Rusio en Ukrainion
- 2022: 237-a tago de la rusa agreso: rusiaj atakoj ekde la 10-a de oktobro detruis jam 30% de ukrainaj elektrejoj — informis Volodimir Zelenskij; dum la lastaj 10 tagoj Rusio faris ĉ. 190 amasajn atakojn per raktetoj, senpilotaj aviadiloj kaj artilerio al 16 regionoj de Ukrainio kaj Kievo, pli ol 70 peronoj pereis, 240 estis vunditaj, inter 380 celoj estis 240 domoj — aktuale 1 162 setlejoj restas sen kurento (en Kievo 83 mil familioj reakiris kurenton); pro pasinttaga frakasiĝo de rusa bombaviadilo Su-34 super Jejsko, atakonta Ukrainion, oni trovis 13 civilaj viktimoj sub ruinoj de turdomo, 19 personoj estis vunditaj; Ukrainoj identigis 4 rusojn respondecajn pri torturado de ukrainaj soldatoj; deviga evakuo de civiluloj el 4 ĉirkaŭaĵoj de Ĥersono sur okcidentan parton de Dnestro, entreprenita de la ĉefo de rusaj kunlaboristoj; rusiaj raketaj pripafoj de energetika infrastrukturo en Kievo, Dnipro kaj Ĵitomiro; en Ĥarkivo rusia armeo detruis per 6 pafaĵoj magazenojn kun humanitara helpo
- Mondreago: Kanado atribuis sankciojn al 34 rusoj kaj unu rusia subjekto okupiĝanta pri disvastigo de misinformoj kaj propagando; Parlamento de Estonio unuanime agnoskis Rusion ŝtato sponsoranta terorismon; Ukrainio ricevis de EU du miliardojn da eŭroj; Verĥovna Rada de Ukrainio agnoskis Ĉeĉenion lando okupata de Rusio; sekreta mobilizo al belorusa armeo
Naskiĝoj
[redakti | redakti fonton]- 1130: Zhu Xi, ĉina konfuceanisma filozofo, ĉefreprezentanto de novkonfuceanismo (m. 1200)
- 1405: Pio la 2-a, papo kaj poeto (m. 1464)
- 1517: Manuel da Nóbrega, portugala jezuito kaj misiisto en Brazilo (m. 1570)
- 1523: Anna Jogajlido, pola-litova princino, reĝino de Pollando (m. 1596)
- 1547: Justus Lipsius, flandra humanisto kaj klasika filologo (m. 1606)
- 1553: Luca Marenzio, itala komponisto (m. 1599)
- 1571: Wolfgang Ratke, germana lingva pedagogo kaj didaktikisto (m. 1635)
- 1634: Luca Giordano, itala pentristo kaj desegnisto (m. 1705)
- 1634: Martin von Rango, germana politikisto, juristo kaj historiisto (m. 1688)
- 1663: Eŭgeno de Savojo, militisto de habsburga Aŭstrio (m. 1736)
- 1694: René Louis de Voyer de Paulmy d'Argenson, franca politikisto kaj verkisto (m. 1757)
- 1706: Baldassare Galuppi, venecia komponisto (m. 1785)
- 1741: Pierre Choderlos de Laclos, franca verkisto (m. 1803)
- 1774: Adolf Müllner, germana juristo, dramisto kaj eldonisto (m. 1829)
- 1777: Heinrich von Kleist, prusa poeto kaj beletristo, dram-verkisto, sinmortiginto (m. 1811)
- 1785: Thomas Love Peacock, angla poeto, eseisto kaj satiristo, oficisto de Brita Orienthinda Kompanio (m. 1866)
- 1793: Ernst Reinhold, germana filozofo (m. 1855)
- 1801: Justo José de Urquiza, argentina militisto, prezidento de Argentino (m. 1870)
- 1802: Joseph Russegger, aŭstra geologo, vojaĝisto, profesoro (m. 1863)
- 1823: Arnold Ipolyi, hungara romkatolika episkopo, etnografo, arthistoriisto (m. 1886)
- 1824: Julius Hülsemann, germana politikisto kaj juristo (m. 1888)
- 1831: Frederiko la 3-a, germana imperiestro, reĝo de Prusio, vojaĝisto, inspirinta elfosaĵojn en Pergamo kaj Olimpio (m. 1888)
- 1847: Aleksander Lodigin, rusa elektroinĝeniero, kuninventinto de ampolo (m. 1923)
- 1854: Salomon August Andrée, sveda inĝeniero kaj fizikisto, polusa esploristo (m. 1897)
- 1858: Nándor Filarszky, hungara botanikisto (m. 1941)
- 1859: Henri Bergson, franca Nobelpremiita filozofo, ĉefkreinto de intuiciismo (m. 1941)
- 1865: Arie de Jong, nederlanda volapukisto, tradukisto de Nova testamento (m. 1957)
- 1868: Georgi Aktarĝiev, bulgara ĵurnalisto, pioniro de Esperanto, prezidanto de Bulgara Esperanto-Asocio dum ties prospera periodo (m. 1933)
- 1869: Johannes Linnankoski, finna verkisto (m. 1913)
- 1880: Vladimir Ĵabotinskij, ukraina cionisto, ĵurnalisto kaj verkisto, fondinto de Juda Legio dum la unua mondmilito, membro de Monda Cionisma Organizaĵo (m. 1940)
- 1881: Josef Freusberg, germana teologo (m. 1964)
- 1884: Emánuel Brüll, hungara lingvisto kaj bibliotekisto (m. 1951)
- 1885: Martin Schwarz, germana arkitekto (m. 1945)
- 1888: Móric Rados, rumania hungara redaktoro, verkisto pri ekonomiko (m. 1976)
- 1889: Lajos Dávid, hungara apotekisto, profesoro (m. 1962)
- 1893: Georges Ohsawa, japana filozofo, proponinta el okcidenta civilizo bonfarton kaj vivenergion, kreinto de makrobiotiko (m. 1966)
- 1894: Tibor Déry, hungara verkisto, enestanta en Hungara Antologio (m. 1977)
- 1898: Lotte Lenya, aŭstra aktorino kaj kantistino (m. 1981)
- 1904: Petras Lapienė, litova lingvisto, poligloto, folkloristo, prezidanto de Litova Esperanto-Asocio, partoprenanto kiel tradukisto de Internaciaj Floraj Ludoj, kunlaboranto de "Litova Stelo" (m. 1943)
- 1905: Félix Houphouët-Boigny, unua prezidento de Ebur-Bordo (m. 1993)
- 1909: Norberto Bobbio, itala filozofo pri juro kaj politikscienco (m. 2004)
- 1911: Imre Robotos, rumania hungara redaktoro, verkisto (m. 2001)
- 1919
- Pierre Trudeau, ĉefministro de Kanado (m. 2000)
- Pierre Babin, franca direktoro de la kastelo Grezijono, estrarano de Espéranto-France, prezidanto de Franca Esperanto-Instituto, instruanta en Nanto, Tours kaj Bureso, honora membro de UEA (m. 2015)
- Brunon Zwarra, pola verkisto (m. 2018)
- 1920: Melina Mercouri, greka aktorino, kantistino, politikistino (m. 1994)
- 1925: Ramiz Alia, prezidento de Albanio (m. 2011)
- 1926: Klaus Kinski, germana aktoro (m. 1991)
- 1926: Chuck Berry, usona gitaristo, pioniro de rokenrolo, kantisto kaj kantaŭtoro (m. 2017)
- 1928: Zbyněk Zeman, brita historiisto (m. 2011)
- 1929: Kees Fens, nederlanda eseisto kaj literatura kritikisto (m. 2008)
- 1929: Violeta Chamorro, prezidentino de Nikaragvo, politikistino kaj ĵurnalistino
- 1932: Vytautas Landsbergis, litova muziksciencisto, kunfondinto kaj prezidanto de Sąjūdis, prezidento de Litovio
- 1934: Kir Buliĉov, sovetia sciencfikciisto kaj orientalisto, spertulo pri Sud-Orienta Azio
- 1936: Ottó Indig, hungara literaturhistoriisto, altlerneja instruisto kaj kritikisto (m. 2005)
- 1936: Etelka Lukáts Băiaşi, rumania hungara grafikistino
- 1938: Neide Barros Rêgo, brazila instruistino, poetino, deklamantino kaj lirika kantistino, Esperanto-verkistino konata de Brazila Esperanta Parnaso
- 1939: Lee Harvey Oswald, usona krimulo, supozata murdisto de John F. Kennedy, murdita (m. 1963)
- 1939: Flavio Cotti, svisa juristo kaj politikisto, prezidento de Federacia Konsilio (m. 2020)
- 1939: Salvador Miranda, kuba kaj usona historiisto
- 1945: Huell Howser, usona televida ĵurnalisto, komikulo kaj aktoro (m. 2013)
- 1950: Balázs Bábel, hungara ĉefepiskopo kaj profesoro
- 1956: Martina Navrátilová, ĉeĥa tenisistino
- 1959: Mauricio Funes, prezidento de Salvadoro
- 1960: Jean-Claude Van Damme, belga aktoro kaj reĝisoro
- 1960: Craig Cameron Mello, portugala-usona Nobelpremiita biokemiisto, profesoro pri molekula medicino, kies malkovro ebligis genterapion
- 1960: Júlia Molnár, rumania hungara operkantistino
- 1961: Wynton Marsalis, usona ĵaztrumpetisto kaj klasika muzikisto
- 1967: Hunor Kelemen, rumania hungara poeto, politikisto
- 1968: Michael Stich, germana tenisisto
- 1982: Thierry Amiel, franca kantisto
- 1983: Adél Zsigmond, rumania hungara vestodizajnistino
- 1984: Freida Pinto, barata aktorino kaj modelulino
Mortoj
[redakti | redakti fonton]- 33: Vipsania Agrippina, romia damo, filino de Marcus Vipsanius Agrippa, nepino de Cezaro Aŭgusto (n. -14)
- 707: Johano la 7-a, papo (n. nekonata)
- 1035: Sanĉo la 3-a, reĝo de Navaro, grafo de Aragono (n. 990-992)
- 1216: Johano, reĝo de Anglio (n. 1166)
- 1417: Gregorio la 12-a, papo (n. ĉirkaŭ 1327)
- 1480: Eoudong, korea dancistino kaj poetino, pentristino kaj kaligrafo (n. ĉirkaŭ 1430)
- 1503: Pio la 3-a, papo (n. 1439)
- 1541: Margaret Tudor, reĝino de Skotlando (n. 1489)
- 1545: John Taverner, angla komponisto kaj orgenisto (n. ĉirkaŭ 1490)
- 1558: Maria de Aŭstrio, reĝino de Ĉeĥio kaj Hungario (n. 1505)
- 1570: Manuel da Nóbrega, portugala jezuito kaj misiisto en Brazilo (n. 1517)
- 1599: Daniel Adam z Veleslavína, ĉeĥa humanisto, libropresisto, tradukisto kaj organizanto de la literatura vivo en Bohemio (n. 1546)
- 1623: Gergely Vásárhelyi, hungara verkisto, jezuito, oratoro (n. 1562)
- 1646: Isaac Jogues, franca misiisto en Nova Mondo, kanada martiro (n. 1607)
- 1678: Jacob Jordaens, flandra pentristo kaj tapetisto (n. 1593)
- 1775: Paŭlo de la Kruco, itala teologo, mistikulo kaj sanktulo (n. 1694)
- 1802: Ferenc Budai, hungara pastro, historiisto, tutfakulo (n. 1760)
- 1833: Joseph Bellomo, aŭstra aktoro kaj teatrejestro (n. 1754)
- 1853: Johann Fischer von Waldheim, germana anatomo, entomologo kaj paleontologo (n. 1771)
- 1860: Casimiro de Abreu, brazila poeto kaj romanverkisto (n. 1839)
- 1866: Philipp Franz von Siebold, germana kuracisto kaj botanikisto (n. 1796)
- 1871: Charles Babbage, angla matematikisto kaj mekanikisto, aŭtoro de logaritmaj tabeloj (n. 1791)
- 1876: Ferdinand Freiligrath, germana poeto (n. 1810)
- 1878: Karoline Bauer, germana aktorino (n. 1807)
- 1889: Antonio Meucci, usona inventisto, evoluinto de telefona konekto (n. 1808)
- 1898: Franz Magnus Böhme, germana muzikteoriisto kaj pedagogo (n. 1827)
- 1903: Charles Gounod, franca operkomponisto kaj harpisto (n. 1818)
- 1911: Alfred Binet, franca psikologo kaj pedagogo, fondinto de psikometrio, prilaborinto de intelekta kvociento (n. 1857)
- 1918: Koloman Moser, aŭstra artisto de Viena secesio (n. 1868)
- 1927: Josef Thomayer, ĉeĥa kuracisto kaj verkisto, profesoro (n. 1853)
- 1928: Tadeusz Rozwadowski, pola generalo de la aŭstria-hungara armeo, inventisto, kreinto de pola militistaro (n. 1866)
- 1931: Thomas Alva Edison, usona inventisto kaj entreprenisto (n. 1847)
- 1941: Volodimir Svidzinskij, ukraina poeto kaj tradukisto (n. 1885)
- 1942: Mikaelo Nesterov, rusia, sovetia pentristo (n. 1862)
- 1946: Ladislav Šaloun, ĉeĥa skulptisto (n. 1860)
- 1955: José Ortega y Gasset, hispana filozofo, verkisto, eseisto (n. 1883)
- 1963: Endre Kakassy, hungara ĵurnalisto, literaturhistoriisto, tradukisto (n. 1903)
- 1972: Miklós Guzner, hungara kuracisto kaj profesoro (n. 1905)
- 1969: László Buza, hungara juristo kaj profesoro (n. 1885)
- 1977: Andreas Baader, gvidanto de germana terorisma organizo (n. 1943)
- 1977: Hanns Martin Schleyer, germana komercisto, nev-nepo de Johann Martin Schleyer (n. 1915)
- 1984: István Korda, hungara verkisto, poeto, tradukisto (n. 1911)
- 1997: Andrzej Kołaczkowski, pola filologo, poligloto, tradukisto, lektoro de Esperanto ĉe Katolika Universitato de Lublin (n. 1906)
- 2005: Aleksandr Nikolajeviĉ Jakovlev, rusia ekonomikisto kaj politikisto, konceptinto de perestrojko kaj glasnosto (n. 1923)
- 2012: Jerzy Litwiniuk, pola poeto kaj tradukisto (n. 1923)
- 2013: Čestmír Vidman, ĉeĥa verkisto kaj poeto, honora membro de Ĉeĥa Esperanto-Asocio (n. 1921)
- 2021: János Kornai, hungara ekonomikisto, profesoro (n. 1928)
- 2021: Colin Powell, usona militisto kaj politikisto, ministro pri eksteraj rilatoj 2001-2005, afrik-usonano (n. 1937)
- 2023: Erich-Dieter Krause, germana esperantisto (n. 1935)
Specialaj tagoj kaj festoj
[redakti | redakti fonton]- Festoj kaj rememoroj en Katolika Eklezio:
- Sankta Luko la evangeliisto, kunlaboranto de Paŭlo de Tarso, aŭtoro de la tria Evangelio
- Azerbajĝano – Festo de Sendependeco
- Brazilo: Tago de infana malarmado, ekde 1955
- Eŭropa tago kontraŭ komerco de homoj - ekde 2006
Tagoj de semajno
[redakti | redakti fonton]La 18-a de oktobro estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Lundo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Mardo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Merkredo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Vendredo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Sabato en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098.