Naciismo estas politika doktrino, laŭ kiu la nacia tradicio estas ĉiam preferinda kaj la naciaj ambicioj ĉiam pravaj kontraŭ tiuj de iu ajn alia nacio.
— Zbigniew Brzeziński, Dua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007]
« Mi havis senton ke en la epoko de naciismo la imperio ne eltenos kaj, kiom ajn paradokse tio sonas, transformante dinastian imperion regatan el Moskvo je fikcia federacio de naciaj ŝtatoj, naciaj laŭ formo, sed socialismaj laŭ enhavo (estis tia slogano), Sovetunio fakte stimulis naciismon inter la ne-rusoj. »
« Tamen samtempe kun evoluo de la pozitiva enhavo de la patrina komplekso ni trovas en la eŭropa evoluo ankaŭ konservadon de ĝiaj negativaj flankoj — fiksiĝon je la ligoj de la sango kaj tero — eĉ pli, revenon al ili… Plej forte tio manifestiĝas en naciismo kaj rasismo. »
« Imperiisma naciismo estas la pleja malbono, kiun oni povas elekti por la lando. Ni havas gigantan landon kun malplenaj areoj, homojalkoholiĝas. Loĝantaro malkreskas. Tasko de la rusa naciisto estas zorgi pri tiuj ĉi homoj. Kia al diabloUkrainio? Venu, rigardu Smolenskan provincon! Jen kie necesas la popolon savi. »
« Империалистического плана национализм — худшее, что можно сейчас выбрать для страны. У нас гигантская страна с пустующими площадями, люди спиваются. Население сокращается. Задача русского националиста — заботиться об этих людях. Какая к черту Украина? Поезжайте, посмотрите Смоленскую область! Вот где надо народ спасать. »
« …a) ĉiuj amasajmovadoj konkurencas unu kontraŭ alia, kaj se unu el ili kolektas pli da adepotj, do la aliaj ricevas malpli; b) ĉiuj amasaj movadoj estas reciproke anstataŭeblaj, unu movado povas facile transformiĝi je alia: religia movado povas transformiĝi je la naciisma aŭ je socialarevolucio; la sociala revolucio — je batalema naciismo aŭ je religia movado; naciisma movado povas transformiĝi je la religia aŭ je la sociala revolucio. »
« La amasamovado laŭ sia karaktero malofte estas tuteca. Kutime unu movado montras iujn elementojn de movadoj de aliaj specoj; foje unu movado inkludas du aŭ tri. Eliro de la judoj el Egiptio estis kaj sklavribelo, kaj religia movado, kaj la nacia. La batalema naciismo de la japanoj laŭ sia esenco estas revolucia. La Franca revolucio estis la nova religio de tiu tempo: ĝi havis dogmojn, sanktajn revoluciajn principojn — Libereco kaj la sankta Egaleco; ĝi havis “siajn religiajn ritojn, kiuj laŭsence estis aliformiĝo de katolikadiservo, ligita al la civilaj festoj. Ĝi havis siajn sanktulojn, siajn heroojn kaj martirojn de libereco”[2]. Kaj samtempe la Franca revolucio estis ankaŭ la nacia movado. En 1792 la Leĝodona Kunsido eldonis dekreton pri tio, ke la altaroj ĉie devas esti starigataj kun nepra surskribo: “La civitano naskiĝas, vivas kaj mortas por la Patrujo”. »
« La revolucioj de la bolŝevistoj kaj de la nazioj estas ankaŭ la sufiĉe maturaj naciajmovadoj; cetere la nazia revolucio estis tia movado ekde komenco, kaj la naciismo de la bolŝevistoj montriĝis ne tuj. »
« Tasko de ĉesigo de unu amasamovado povas esti solvita danke al anstataŭigo de ĝi per alia amasa movado. La socialarevolucio povas esti haltigita per subtenado de religia aŭ nacia movado. Ekzemple en landoj, kie katolikismo denove iĝis spirita amasa movado, ĝi kontraŭas disvastiĝon de komunismo. En Japanio naciismo ensorbis ankaŭ ĉiujn movadojn de la sociala protesto. En nia Sudo [Usono] movado de rasasolidareco efikas kiel preventa ago kontraŭ la sociala eksplodo. Simila situacio videblas ankaŭ inter la francoj en Kanado, kaj inter la buroj en Sud-Afriko. »
« Por humiligo de nuntempo povas esti uzata ankaŭ glorado de pasinteco. Sed tiu ĉi glorado devas esti ligita al grandaj esperoj pri estonteco, en kontraŭa kazo la glorado de pasinteco povos konduki al singarda traktado de nuntempo, sed ne al tiu ekstrema rifuzado de nuntempo, kiun volas la amasamovado. Tiel unue la amasa movado turnas la dorson al pasinteco, sed finfine ĝi pentras brilan bildon de la fora grandega pasinteco, bildon plej ofte malĝustan, kvankam versimilan. La religiaj movadoj revenas al pasinteco antaŭ tago de la kreado de la mondo; la socialajrevolucioj parolas pri la ora epoko, kiam la homoj estis liberaj, egalaj kaj sendependaj; la naciismaj movadoj resurektas kaj simple elpensas rememorojn pri la pasinta grandeco. »
« Plejparto de la perfiduloj dum la Dua mondmilito estis el ekstremaj dekstruloj, tio estas el ekstremaj nacional-izolaciistoj. “Ekstreman, desperan naciismon kaj ŝtatan perfidon dividas tre mallarĝa limo”[3]. »
« Veras ankaŭ ke ĉiuj naciismaj movadoj, ekde la kulto de “Patrujo” en la revolucia Francio, ĝis la lasta naciisma ribelo en Indonezio, estis elpensitaj ne de la “homoj de la ago”, sed de malkontentajintelektuloj. Generaloj, industriistoj, terposedantoj kaj komercistoj — tiuj, kiujn oni kutimas konsideri apogiloj de patriotismo, efektive aliĝas al la movado poste, kiam ĝi jam evoluis. La plej granda streĉiĝo en komenca fazo de la movado konsistas en tio ke necesas konvinki kaj allogi al la flanko de la movado tiujn estontajn apogilojn de patriotismo. »
« Kun apero sur scenejo de la “homo de la ago” eksploda forto de la movado balzamiĝas kaj fiksiĝas per sanktaj reguloj. La religia movado kristaliĝas kaj ŝtoniĝas en la ekleziahierarĥio kaj ritoj; la revolucia — en organoj de atenta gardado kaj administracio; la naciisma — en registaraj kaj patriotismaj institucioj. Establado de la eklezio signifas finon de la edifa spirito; organoj de la venkinta revolucio likvidas revolucian spiriton kaj revolucian metodon; registaraj institucioj finas la ŝovinisman batalemon. La institucioj frostigas la formojn por unueca agado. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
« El pluraj neantaŭvideblaj sekvoj de libroeldonado eble plej famas naskiĝo de naciismo. Politika unueciĝo de loĝantaroj surbaze de dialektaj kaj lingvaj grupoj estis neimagebla ĝis la eldonado transformis ĉiun popolan lingvon je ekstensia komunikilo. Tribo — larĝigita formo de familio, konsistanta el sangaj parencoj — eksplodas per eldonado kaj anstataŭiĝas per asocio de homoj, egale edukitaj esti individuoj. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
« Frivola spektaklo de la ekzistado de nemenskapablaj popoloj aspektas plorinde. Pro tio ke Eŭropo laŭdire estas en regreso kaj do ne plu regas, ĉiu popolo kaj popoleto petolas, grimacas, ploretas aŭ penegas kaj tiriĝas supren, ŝajnigante plenkreskulon, mastron de sia sorto. Pro tio tiu ĉi aperis bacila mondobildo, kie ĉiupaŝe svarmas “naciismoj”. »
« La naciajŝtatoj, kun ilia iam liberema atmosfero de malfermiteco kaj freŝeco, transformiĝis je kadukeco kaj iĝis “interiero”... Tio klarigas la “naciisman” eksplodon en niaj tagoj… La lasta ardo plej longe estingiĝas. La lasta spiro estas la plej profunda. »
« Sed ĉiu naciismo estas sakstrato. Celante morgaŭan tagon oni alfrontas muron. Ĉi tie la vojo perdiĝas kaj kondukas nenien. Naciismo estas mispaŝo je direkto kontraŭa al la nacia esenco. Ĝi estas kuniga, dum naciismo estas ekskluda kaj nur forpuŝas. »
« Naciismaj sentoj ne trovis ĉe industriaj laboristoj tiom klaran esprimon kiel ĉe etburĝoj. Tio klarigeblas per diferencoj en la sociaj vivkondiĉoj kaj — sekve — per pli liberaj familiaj rilatoj [...] Kial industria laboristo estas tiom influema al internaciismo dum etburĝo klare emas al naciismo? En objektiva ekonomia situacio tiun ĉi diferencon oni povus difini nur konsiderante la supremenciitan ligon inter ekonomia kaj familia stato de la industria laboristo. »
«Gorbaĉov estis grave subtaksanta naciisman humorojn en teritorioj de Sovetunio. Li havis ideon rekonstrui Sovetunion je siaspeca konfederacio. Li ellaboris ĝeneralan programon de transiro kaj ĝi estis proponita por voĉdonado en la la respublikoj. Kiam Ukrainio voĉdonis kontraŭ, tio estis signo ke la tempo de Gorbaĉov finiĝis. La projekto estis malkonektita de realo, formiĝinta en Sovetunio. »
« La plej malmultekosta speco de fiero … estas la nacia fiero. Ĉar ĉe la homo karakterizita de ĝi, ĝi elperfidas mankon de individuaj trajtoj, je kiuj tiu povus esti fiera, sen kiu manko li ne ekkaptus tion, kion li dividas kun tiom da milionoj. Kiu posedas signifajn personajn atutojn, plej klare rekonos la erarojn de la propra nacio, kiujn li konstante havas antaŭ siaj okuloj. Sed ĉiu mizera bagatelulo, kiu havas nenion en la mondo, je kio li povus fieri, kaptas la lastan rimedon, la nacion, al kiu li hazarde apartenas, por esti fiera. Je ĉi tio li fortikiĝas kaj poste dankeme pretas per la manoj kaj piedoj defendi ĉiujn erarojn kaj malsaĝaĵojn proprajn al ĝi. »
« Nacioj estas la koloroj de l'homaro; se ili okaze malaperus, humaro iĝus malserene unutona. .... Agado de tiu premrulilo minacas forviŝi ĉiujn kolorojn de la farboplato de l'homaro, ĝian plenann mensan compleksecon, ĝian vervon. »