Lernado

iu ajn procezo en organismo en kiu relative longdaŭra adapta kondutisma ŝanĝo okazas kiel rezulto de sperto. che la homo tion signifas akiro de scio aŭ lerteco

Lernado estas la alproprigo de scioj aŭ kapabloj por daŭra aplikeblo.

Lernado
Lernado
Lernado
Aliaj projektoj
Lernado en Vikipedio
Lernado en Komuneja kategorio
Lernado en Vikivortaro

Citaĵoj

redakti

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

 
« Okupemo pri lernado por ĝi mem, kvazaŭ-fanatika amo de justeco, kaj deziro por persona sendependeco — jen la eroj de la juda tradicio kiuj instigas min danki al miaj bonŝancigaj steloj ke mi al ĝi apartenas. »
— Albert Einstein
 
« Faru pli ol lernu. » « יוֹתֵר מִלִּמּוּדְךָ עֲשֵׂה »
— Miŝnao, Pirkej Avot 6
 
« Vi povas fari la vivon multe pli malfacila por vi mem fokusante negativajn aferojn sur via vojo aŭ farante ekskuzojn por kial aferoj ne iris laŭ via vojo. Aŭ, vi povas rifuzi preni aferojn persone, lasi ilin iri, lerni de ili kaj fariĝi la plej bona versio de vi mem. Estas elekto. Ĝi fakte estas via elekto. » « (angle) You can make life a lot harder for yourself by focusing on negative things in your path or making excuses for why things didn't go your way. Or, you can refuse to take things personally, let them go, learn from them, and become the best version of yourself. It's a choice. It's actually your choice. »
— Tom Brady
 
« Vivu kvazaŭ vi mortus morgaŭ. Lernu kvazaŭ vi vivus eterne. »
— Mohandas Karamchand Gandhi
 
« Mi neniam renkontis viron tiom stultan, ke mi ne povis lerni ion de li. »
— Galilejo
 
« Mi lernis de mia patro, ke kiam vi marŝas antaŭ publiko, ili estas la reĝoj kaj reĝinoj, kaj vi estas nur la bufono - kaj se vi ne pensas tiel, vi fariĝos tre, tre fanfaronema. » « (angle) I learned from my dad that when you walk in front of an audience, they are the kings and queens, and you’re but the jester — and if you don’t think that way, you’re going to get very, very conceited. »
— Jerry Lewis
 
« La plej bonega afero, kiun vi iam lernos, estas nur ami kaj esti amata kompense. » « (angle) The greatest thing you'll ever learn is just to love and be loved in return. »
— Eden Ahbez
 
« Instruisto, kiu provas instrui sen inspiri la lernanton per deziro lerni, batas malvarman feron. » « (angle) A teacher who is attempting to teach without inspiring the pupil with a desire to learn is hammering cold iron. »
— Horace Mann
 
« Mi lernis, per iu sperto, ke virto kaj patriotismo, malvirto kaj egoismo troviĝas en ĉiuj partioj, kaj ke ili diferencas malpli laŭ siaj motivoj ol laŭ iliaj politikoj» « (angle) I have learned, by some experience, that virtue and patriotism, vice and selfishness, are found in all parties, and that they differ less in their motives than in the policies they pursue. »
— William H. Seward
 
« Per tri vortoj mi povas resumi ĉion, kion mi lernis pri la vivo — Ĝi daŭras. » « (angle) In three words I can sum up everything I've learned about life — It goes on. »
— Robert Frost
 
« La vivo temas pri lernado; kiam vi ĉesas lerni, vi mortas. » « (angle) Life is about learning; when you stop learning, you die. »
— Tom Clancy
 
« Pravas lerni eĉ de malamiko» « (Latine) Fas est et ab hoste doceri. »
— Ovidio
 
« La rajto de la homo scii, lerni, demandi, fari bonfidajn erarojn, esplori homajn emociojn devas, per ĉiuj rimedoj, esti sekura, se la vorto LIBERECO iam estu pli ol malplena politika slogano»
— Wilhelm Reich
 
« Se vi volas havi bonajn ideojn, vi devas havi multajn ideojn. Plej multaj el ili estos eraraj, kaj kion vi devas lerni, estas kiujn forĵeti. » « (angle) If you want to have good ideas you must have many ideas. Most of them will be wrong, and what you have to learn is which ones to throw away. »
— Linus Pauling
 
« La analfabetoj de la 21a jarcento ne estos tiuj, kiuj ne scipovas legi kaj skribi, sed tiuj, kiuj ne povas lerni, mallerni kaj relerni. » « (angle) The illiterate of the 21st century will not be those who cannot read and write, but those who cannot learn, unlearn, and relearn. »
— Alvin Toffler
 
« La vere analfabetaj estas tiuj, kiuj lernis legi kaj ne legas. » « (portugale) Os verdadeiros analfabetos são os que aprenderam a ler e não lêem. »
— Mario Quintana]]
 
« Plej multe de la lernado ne estas rezulto de instruado. Ĝi estas pli ĝuste la rezulto de senĝena partopreno en signifa medio. »
— Ivan Ilich, Deschooling Society (1971)
 
« Ĉiu homo, kiu vere estas viro, devas lerni esti sola meze de ĉiuj aliaj, kaj se necese kontraŭ ĉiuj aliaj. »
— Romain Rolland
 
« Vi studas, vi lernas, sed vi gardas la originalan naivecon. Ĝi devas esti ene de vi, kiel deziro por trinki estas ene de la ebriuloamo estas ene de la amanto»
— Henri Matisse
 
« Kio plej gravas estas ke ni lernas el vivado» « (angle) What matters most is that we learn from living. »
— Doris Lessing

Zamenhofa proverbaro

redakti
  Pliaj citaĵoj ĉe Zamenhofa proverbaro.
 
« Por sperto kaj lerno ne sufiĉas eterno. »
— Zamenhofa proverbaro

Vidu ankaŭ

redakti