Panarbo
La panfruktarbo , latine: Artocarpus altilis el la familio de la Morusacoj estas arbo origine de Orient-Hindio kaj Pacifikaj insuloj, ĝi estis vaste plantita en tropikaj regionoj en aliaj partoj de la mondo.
Panarbo aŭ ordinara artokarpo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Panfrukto kultivita sur Havajo
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Artocarpus altilis (Parkinson) Fosberg | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Ĝi estas konata pro rolo de ties frukto (panfrukto) en la Ribelo sur la Bounty.
Panfruktarbo estas iu el specioj de la genro artokarpo (Artocarpus), el kiuj du specioj gravas kiel nutroplantoj (A. incisa kaj A. integrifolia), kies "ŝajnfruktoj" formiĝas per unuiĝo de la karnecaj petaloj kun la akso de la infloresko. La fruktoj fariĝas ofte ĉirkaŭ 40 cm longaj, 25 cm laŭlarĝe, kun faruneca enhavo, kaj pezas ĉirkaŭ 5 kilogramojn. Iu varioj de tiu specio havas elastaj dornoj en sia ŝelo; aliaj ne. La fruktoj estas kutime manĝataj frititaj (vidu la suban foton). [1]
Alia specio estas la Jakvo (jakvarbo) aŭ diversfolia artokarpo (Artocarpus heterophyllus).
Piednotoj
redakti- ↑ Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto