Leopardo
Leopardo (Panthera pardus) estas granda katsimila karnovorulo, felisedo, kun flava diversnuanca hararo kun nigra desegno konsistanta el plenrondaj makuloj kaj rozoj, ŝatata kiel pelto. Ĝia nigra varianto estas kutime nomata pantero.
Leopardo | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Afrika leopardo en Kenjo
| ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Panthera pardus (Linnaeus, 1758) | ||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||
Sinonimoj
| ||||||||||||
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
Priskribo
redaktiOranĝflava, kun nigraj makuloj kaj ringaj strioj sur la korpo, ĝi similas al tigro, sed estas malpli granda ol ĝi. Ĝi longas 90-150 centimetrojn kaj pezas ĉirkaŭ 90 kilogramojn.
Disvastiĝo
redaktiĜi troviĝas ĉie en Azio kaj Afriko. La leopardoj vivas ordinare en arbaroj kaj ĝangaloj, kaj kelkfoje sur stepoj kun arbustoj. En Ĉinio ili vivas precipe en montregionoj.
La specio estas disvastiĝinta i.a. en jenaj ekoregionoj : la angolaj mopanearoj, la centra-hindoĉinaj sekaj arbaroj, la elborz-montara arbarstepo, la etoŝa-salebenaĵaj halofitaroj, la gŭiĝoŭ-altebenaĵaj foliaj kaj miksaj arbaroj, la himalajaj subtropikaj pinaroj, la knajsnaj-amatolaj montarbaroj, la nord-konga arbara-savana mozaiko, la okcident-sudana savano, la orient-sudana savano, la sudokcident-ghataj montaraj pluvarbaroj, la sud-anatoliaj koniferaj kaj deciduaj montarbaroj, la tenaserimaj-sudtajlandaj kvazaŭĉiamverdaj pluvarbaroj kaj la zagros-montara arbarstepo.
Subspecioj
redakti- Afrika leopardo (Panthera pardus pardus)
- Amura leopardo (Panthera pardus orientalis)
- Hinda leopardo (Panthera pardus fusca)
- Hindoĉina leopardo (Panthera pardus delacouri)
- Java leopardo (Panthera pardus melas)
- Persa leopardo (Panthera pardus ciscaucasica sin. Panthera pardus saxicolor)
Vivmaniero
redaktiLa leopardoj vivantaj en arbaroj kutime sin kaŝas inter densaj arbedoj kaj herboj, kaj tiuj vivantaj en montregionoj loĝas en rokkavernoj. Ili estas fortaj, kuras rapide kaj lertas en saltado kaj grimpado. Ŝirmate de arboj kaj herboj ili ofte faras surprizatakon al malgrandaj bestoj. Kvankam negrandaj, ili tamen povas mordmortigi grandajn herbovorajn bestojn, kia cervo. La leopardoj povas tiri supren sur arbon ĉasaĵon eĉ pli pezan ol si mem. Iafoje ili kaŝas restintan ĉasaĵon, por ke ŝakaloj kaj hienoj ne povu atingi ĝin.
Leopardoj kutime aktivadas nokte, ripozas tage kaj viglas frumatene kaj vespere. Ili estas furiozaj kaj singardemaj, malofte eligas sonon. Ili aktivadas unuope aŭ páre. Kaj kelkiam 4-6 kune agas laŭ familia sistemo. La leopardino ĝenerale naskas 2-3 idojn ĉiufoje; la gravedeco daŭras 98-105 tagojn. Iam inter tiuj idoj aperas alia specio de leopardo, kiu tutkorpe estas nigra, kun nigraj makuloj rnalfacile rimarkeblaj. Ĝenerale la leopardo havas verdajn okulojn, tamen la nigra leopardo bluajn okulojn. La nigraj leopardoj vivas ĉefe en humidaj arbaroj de sudorienta Azio.
Bildgalerio
redakti-
Historia teritorio de leopardo
-
Juna leopardo
en Serengeti
Notoj
redakti- ↑ Cat Specialist Group (2002). Panthera pardus. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 12-a de majo 2006.
Eksteraj ligiloj
redakti- Ĉi tiu artikolo legita esperante ĉe YouTube
- http://schmode.net/
- http://lynx.uio.no/lynx/catfolk/ssaprd01.htm Arkivigite je 2004-12-17 per la retarkivo Wayback Machine
- https://web.archive.org/web/20010718173837/http://members.aol.com/cattrust/leopard.htm
- http://home.globalcrossing.net/~brendel/leopard.html Arkivigite je 2004-12-28 per la retarkivo Wayback Machine